Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faras novjaran mesaĝon por 2019

(GMT+08:00) 2018-12-31 20:31:22     Redaktoro:Li


Ĉe la sojlo de la nova jaro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, pere de la Ĉina Komunikila Grupo kaj de la Interreto faras novjaran mesaĝon por 2019. Bonvolu aŭskulti la plenan tekston de la mesaĝo.

Kamaradoj, amikoj kaj gesinjoroj:

"La tempo haltas por neniu, kaj la sezonoj senĉese ŝanĝiĝas." La jaro 2019 baldaŭ alvenos, mi adresas en Pekino novjarajn bondezirojn al vi ĉiuj.

En la jaro 2018 ni fartis tre bone kaj paŝis tre firme. Ni venkis riskojn kaj defiojn, antaŭenpuŝis altkvalitan disvolvadon de ekonomio, plirapidigis la ŝanĝon de malnovaj dinamikoj en la novajn, kaj certigis la iradon de ekonomio en konvena interspaco. La defenda batalo por blua ĉielo, verdaj riveroj kaj pura tero glate progresis, ĉiuj aferoj por la popola vivo estis rapide disvolviĝis, kaj la popolaj vivkondiĉoj daŭre pliboniĝis. La naciaj strategioj, kiel la kuna disvolvo de la regiono Beijing-Tianjin-Hebei, la evoluo de Jangzi-rivera ekonomia zono kaj la konstruado de la golfa areo Guangdong-Honkongo-Makao, estis firmpaŝe efektivigataj. Kiam mi esploradis en diversaj lokoj, mi ĝoje vidis: la du bordoj de Jangzi-rivero freŝe verdas, la rizplantoj de dek-mil muoj en Jiansanjiang impone ondas, la vivetoso en Qianhai, Shenzhen, viglas plene, la Zhangjiang-a Alt-teknika Parko en Ŝanjaho energie aspektas, kaj la pontego Hongkongo-Zhuhai-Makao transmare ligas la tri lokojn. Tiuj ĉi sukcesoj estis faritaj de ĉiuj naciecoj de la tuta lando kaj de la batalantoj per siaj ŝvitoj en la nova epoko.

En la jaro 2018, la ĉina fabrikiteco, ĉina kreo kaj ĉina konstruo kune faris daŭran ŝanĝon de la ĉina aspekto. Ni sukcese pafis la lunan sondilon Chang'e-4, faris provan navigon por la dua ŝipaviadilo, entreprenis la unuan flugadon por la Ĉinio-konstruita aviadilo amfibia, kaj firmpaŝe instalis la Beidou-satelitojn en ties reton. En tiu ĉi momento mi volas saluti al ĉiuj sciencistoj, inĝenieroj, metiistoj, konstruantoj kaj partoprenantoj.

En la jaro 2018, ni ricevis multajn bonajn informojn pri la liberiĝo for de malriĉeco. Aliaj 125 malriĉaj gubernioj kaj 10 milionoj da malriĉuloj estis liberigitaj de malriĉeco. Ni malaltigis la prezon de 17 kontraŭkanceraj medikamentoj kaj enmetis ilin en nian liston de asekuro kontraŭ malsanoj, kaj sekve de tio la problemo, malriĉiĝi pro malsano, estis nun solvataj. La kamaradoj, kiuj batalas kontraŭ malriĉeco ĉe la fronta linio, ĉiam estas en mia koro. La 2,8 milionoj da oficistoj kaj unuaj sekretarioj, kiuj vivas kaj laboras en vilaĝoj, dediĉas sian penon al la ofico. Nun mi deziras ke vi ĉiuj estu bone fartaj.

Mi ĉiam pensas pri la malfacilaj amasoj. En la vilaĝo Sanhe en Liangshan, Sichuan-provinco, mi vizitis du familiojn de Yi-nacieco. En la vilaĝo Sanjianxi en Jinan, Shandong-provinco, mi kune sidis kun familianoj de Zhao Shunli kaj konversaciis pri ĉiutagaj aferoj. En la loĝkomunumo Donghuayuan en la urbo Fushun en Liaoning-provinco, mi vizitis la familion de Chen Yufang por koni la situacion post ilia transloĝiĝo. En la vilaĝo Lianzhang en Qingyuan de Guangdong-provinco, ni diskutis pri manieroj kiel liberiĝi de malriĉeco. Mi povas klare memori iliajn sincerajn kaj simplanimajn vizaĝojn. Mi petas vin akcepti miajn plej bonajn dezirojn okaze de la Novjaro.

En la jaro 2018, ni grandioze celebris la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo, faris sisteman, tutecan kaj restrukturan reformadon, lanĉis centojn da gravaj reformaj agoj, organizis la unuan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion, startigis konstruadon de Hainan-a Libera Komerca Regiono. La mondo vidas la ĉinan akcelon de la reformo kaj pordmalfermo kaj la firman decideon por daŭrigi la reformon kaj pordmalfermon ĝis la fino. Ni ne ĉesigos la reforman paŝon kaj plivaste malfermos nian pordon.

Mi rimarkis, ke la unuaj studentoj, kiuj eniris en universitaton post la restarigo de enira ekzameno en superaj lernejoj, ĉi-jare emeritiĝis, kaj granda nombro da naskitoj en la 10-aj jaroj eniris en universitatojn. Cent milionoj da homoj sen urba identkarto fiksloĝiĝas en urboj, dek tri milionoj da kamparanoj trovis laborojn en urboj, 5,8 milionoj da loĝejoj estas konstruataj por tiuj, kiuj loĝas en budkvataloj, la novaj urbanoj havas siajn varmajn loĝejojn. Multaj loĝantoj el Hongkongo, Makao kaj Tajvano akiris al si permesateston de restado, Hongkongo fariĝas unu stacio de la ĉina altrapida fervojreto. La disvolviĝanta Ĉinio havas plenan energion. Ni ĉiuj pene kuras, ni ĉiuj estas sopirantoj pri revo.

Ĉi-momente, mi devas mencii kelkajn brilajn nomojn. Ĉi-jare, aperis en la ĉielo aperis la eta planedo Nanrendong, kaj en la bildoj de herooj aldoniĝis Lin Junde kaj Zhang Chao. Ni devas memori kamaradojn Wang Jicai, kiu gardis sekurecon de nia lando en insulo, Huang Qun, Song Yuecai kaj Jiang Kaibin, kiuj heroe oferis sian vivon por protekti la provan platformon. Ni devas memori kaj lerni ilin.

En la jaro 2018, multaj amikoj venis al Ĉinio. Ni okazigis la jaran konferencon de Boao-Forumo por Azio, la Pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la urbo Qingdao, la Forumon pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Ni donis ĉinan ideon kaj ĉinan voĉon. Mi vizitis kvin kontinentojn, partoprenis en multaj gravaj diplomatiaj aktivecoj kaj faris vastajn interŝanĝojn kun gvidantoj de diversaj landoj. Tiuj aktivecoj ne nur firmigis nian amikecon, plifortigis interfidon, sed ankaŭ plivastigis rondojn de niaj amikoj.

En la jaro 2019 ni solene celebros la 70-a datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. En la pasintaj malfacilaj 70 jaroj la ĉina popolo estis la firma bazo de la respubliko kaj la forta apogo de la regado. En la pasintaj jaroj la ĉina popolo sin apogis sur la propraj fortoj kaj kreis brilajn ĉinajn miraklojn konatajn al la mondo. Venonte, ni ĉiam strikte apogos nin sur la ĉina popolo malgraŭ blovado de vento kaj batado de ondoj, daŭre sin apogas sur la propraj fortoj, antaŭenpuŝos la grandiozan aferon kiu estas trovita nek en la pasinteco pere de firma fido kaj forto.

En la jaro 2019 ekzistos ŝanco kaj defio, ni devas kune fari batalon. La politikoj pri malpliigo de imposto devos esti definitive efektivigitaj kaj malpezigos la ŝarĝojn de entreprenoj. Ni devas sincere respekti ĉiujn kapablulojn kaj instigi iliajn kreipovon. Ni devas aŭskulti la voĉojn de bazaj kadroj kaj lasi al ili havi kuraĝon kaj esperon. Ni devas pene labori por plenumi la taskon liberigi dek milionojn da malriĉuloj de mizero. Ni devas prizorgi la retiriĝintajn soldatojn, ĉar ili faris grandajn kontribuojn por defendado de nia lando. Nuntempe, la kurieroj, stratpurigistoj, taksiisto, kaj milionoj kaj milionoj da laborantoj nun ankoraŭ laboras. Ni devas esprimi dankon al tiuj kreantoj kaj gardantoj por nia bela vivo. Mi salutas vin ĉiujn.

Nuntempe en la mondo, ni vizaĝas al granda ŝanĝema situacio, sed Ĉinio neniam ŝanĝos sian fidon kaj decidemon defendi la ŝtatan suverenecon, sian sinceron kaj bonvolecon konservi la mondan pacon kaj komunan evoluon. Ni pozitive antaŭenpuŝos la iniciaton "Zono kaj Vojo", daŭre strukturos la sortkomunumon de la homaro, kaj faros nian senĉesan penadon por konstrui pli prosperan kaj pli belan mondon.

La sonorilo de la Novjaro baldaŭ sonoros, lasu nin, plenaj de fido kaj atendo, kune akcepti la alvenon de la jaro 2019.

Benon al Ĉinio! Benon al la mondo!

Dankon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin