Laboregi por kuri per ĉina altrapida rapideco

(GMT+08:00) 2019-01-01 10:04:53     Redaktoro:Selena

En la 31a de decembro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, pere de la Ĉina Komunikila Grupo kaj de la Interreto faras novjaran mesaĝon por 2019. En la mesaĝo, li resumis progreson akiritan de Ĉinio en 2018, kuraĝigis ĉiujn ĉinojn kuri por propraj revoj en la nova jaro kaj esprimis sincerecon kaj bonkorecon de Ĉinio al protekto de la monda paco kaj akcelo de komuna evoluado.

"Ĉina miraklo" estas rezulto de laborego. En la mesaĝo, Xi resumis ĉinan disvolviĝon kaj atingon en ekonomio, ekologio, popola vivo, novigo kaj reformo kaj malfermo en 2018 kaj refoje emfazis, ke tiuj ĉi sukcesoj estis faritaj de ĉiuj naciecoj de la tuta lando kaj de la batalantoj per siaj ŝvitoj en la nova epoko.

En 2018, 10 milionoj da malriĉuloj estis liberigitaj de malriĉeco. 17 kontraŭkanceraj medikamentoj estis enmetita en nian liston de asekuro kontraŭ malsanoj, cetere ĝia prezo estis malaltigita. Dek tri milionoj da kamparanoj trovis laborojn en urboj, 5,8 milionoj da loĝejoj estas konstruataj por tiuj, kiuj loĝas en budkvataloj, la novaj urbanoj havas siajn varmajn loĝejojn. Multaj loĝantoj el Hongkongo, Makao kaj Tajvano akiris al si permesateston de restado, Hongkongo fariĝas unu stacio de la ĉina altrapida fervojreto.

En la mesaĝo, Xi emociite mencii kelkajn brilajn nomojn, inkluzive de ĉinaj astronomo Nanrendong kaj armeanoj Lin Junde kaj Zhang Chao. Li ankaŭ prizorgi kurierojn, stratpurigistojn,taksiiston, kaj milionojn kaj milionojn da laborantoj.

Fakte li mem estas bona reprezentanto de ĉinaj laborantoj. Li vizitis multajn lokojn por fari inspektadon kaj ĉeestis multajn diplomatiajn okazaĵojn por fari vastan interŝanĝon kun gvidantoj de diversaj landoj.

En la jaro 2019 ni solene celebros la 70-a datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Nun protektismo kaj unuflankeco leviĝas, kio alportas necertecon al disvolviĝo de Ĉinio kaj la mondo. Por Ĉinio, la plej granda evoluanta lando, laboregi ankoraŭ estas ŝlosile.

Lastatempe Ĉinio faris sisteman aranĝon pri laboroj de ekonomia kaj socia disvolviĝo, emfazante profundigon de ampleksa reformado kaj plivastigon de malfermo, pri tio, Xi montris en la mesaĝo: en la jaro 2019 ekzistos ŝanco kaj defio, ni devas kune fari batalon. La politikoj pri malpliigo de imposto devos esti definitive efektivigitaj kaj malpezigos la ŝarĝojn de entreprenoj. Ni devas pene labori por plenumi la taskon liberigi dek milionojn da malriĉuloj de mizero.

En la pasintaj 40 jaroj, ĉinoj marŝis antaŭen per altrapida rapideco kaj en venontaj 40 aŭ pli longaj tempodaŭroj, Ĉinio ankoraŭ laboregos por krei novan ĉinan rapidecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin