Ĉina kaj usona gvidantoj reciproke sin sendis gratulan mesaĝon por 40-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj

(GMT+08:00) 2019-01-01 15:55:11     Redaktoro:Xiong
En la 1a de januaro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump reciproke sin sendis gratulan mesaĝon por celebri 40-jariĝon de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Xi diris, ke en la pasintaj 40 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉiam marŝis antaŭen malgraŭ malfaciloj, kaj la du landoj akiris historian progreson en kunlaboro. La disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne nur alportas gigantajn interesojn al la du popoloj, sed ankaŭ forte akcelas pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo. La fakto plene pruvas, ke kunlaboro estas la plej bona elekto por la du flankoj.

Xi emfazis, ke nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono restas en la grava periodo. Li alte taksas disvolviĝon de la dulandaj rilatoj. Li volas kune kun usona prezidento resumi la sperton de disvolvo de la dulandaj rilatoj, plenumi la komunan konsenton atingitan de ili, puŝi la dulandajn rilatojn sur la bazo de interkonsiliĝo, kunlaboro kaj stabileco por pli bone feliĉigi la du landajn popolojn kaj ĉiujn aliajn landajn popolojn.

Trump diris, ke la 1a de januaro en 2019 estas la 40-jariĝon de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. En multaj jaroj, la dulandaj rilatoj gajnis gigantan progreson. Disvolvi kunlaboron kaj kontruivajn rilatojn inter la du landoj estas la unua afero de li mem.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin