Novaĵoj (Januaro 01)

(GMT+08:00) 2019-01-01 17:16:06     Redaktoro:Li

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Karolina kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de januaro, marde. Jam venas la jaro 2019, ni deziras al vi feliĉan novjaron! Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉina kaj usona gvidantoj reciproke sin sendis gratulan mesaĝon por 40-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj; Xi Jinping kaj Li Keqiang adresis gratulmesaĝon al kubaj gvidantoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

En la 1a de januaro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump reciproke sin sendis gratulan mesaĝon por celebri 40-jariĝon de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Xi diris, ke en la pasintaj 40 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉiam marŝis antaŭen malgraŭ malfaciloj, kaj la du landoj akiris historian progreson en kunlaboro. La disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne nur alportas gigantajn interesojn al la du popoloj, sed ankaŭ forte akcelas pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo. La fakto plene pruvas, ke kunlaboro estas la plej bona elekto por la du flankoj.

Trump diris, ke la 1a de januaro en 2019 estas la 40-jariĝon de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. En multaj jaroj, la dulandaj rilatoj gajnis gigantan progreson. Disvolvi kunlaboron kaj kontruivajn rilatojn inter la du landoj estas la unua afero de li mem.

La 1a de januaro Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio adresis varman gratulon, por la 60-jariĝo de la venko de la kuba revolucio, al Raul-Castro, la unua ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj al Diaz-Canel, la prezidanto de la Kuba Ŝtata Konsilantaro kaj prezidanto de la Konsilio de Ministroj, en la nomo de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

En la sama tago la ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulmesaĝon al prezidanto Diaz-Canel, dezirante, ke la dulanda tradicia amikeco senĉese alportu novajn fruktojn.

En la 31a de decembro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, pere de la Ĉina Komunikila Grupo kaj de la Interreto faras novjaran mesaĝon por 2019. En la mesaĝo, li resumis progreson akiritan de Ĉinio en 2018, kuraĝigis ĉiujn ĉinojn kuri por propraj revoj en la nova jaro kaj esprimis sincerecon kaj bonkorecon de Ĉinio al protekto de la monda paco kaj akcelo de komuna evoluado.

"Ĉina miraklo" estas rezulto de laborego. En la mesaĝo, Xi resumis ĉinan disvolviĝon kaj atingon en ekonomio, ekologio, popola vivo, novigo kaj reformo kaj malfermo en 2018 kaj refoje emfazis, ke tiuj ĉi sukcesoj estis faritaj de ĉiuj naciecoj de la tuta lando kaj de la batalantoj per siaj ŝvitoj en la nova epoko.

En la pasintaj 40 jaroj, ĉinoj marŝis antaŭen per altrapida rapideco kaj en venontaj 40 aŭ pli longaj tempodaŭroj, Ĉinio ankoraŭ laboregos por krei novan ĉinan akcelon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin