Xi Jinping kaj Li Keqiang adresis gratulmesaĝon al kubaj gvidantoj

(GMT+08:00) 2019-01-01 13:28:36     Redaktoro:Xiong

La 1a de januaro Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio adresis varman gratulon, por la 60-jariĝo de la venko de la kuba revolucio, al Raul-Castro, la unua ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj al Diaz-Canel, la prezidanto de la Kuba Ŝtata Konsilantaro kaj prezidanto de la Konsilio de Ministroj, en la nomo de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

En sia mesaĝo Xi Jinping diris, ke dum la 60 jaroj, sub la gvidado de la Komunista Partio de Kubo, la kubaj registaro kaj popolo akiris grandaj atingojn en la konstruado de socialismo, kaj al tio la ĉinaj Partio, registaro kaj popolo donas altan laŭdon kaj gratulon, kaj ke li donas grandan atenton al la rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo kaj volas, kune kun Raul-Castro, gvidi la dulandajn rilatojn persiste marŝi antaŭen.

En la sama tago la ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulmesaĝon al prezidanto Diaz-Canel, dezirante, ke la dulanda tradicia amikeco senĉese alportu novajn fruktojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin