Tajvano ne povas foresti de la procezo de prosperiĝo de la ĉina nacio

(GMT+08:00) 2019-01-02 19:19:07     Redaktoro:Xiong

La 2an de januaro, en la kuveno memoriga al la 40-jariĝo de la publikiĝo de "Mesaĝo al Tajvanaj Samnacianoj", la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon. Li rerigardis la 70-jaran iradon de la rilatoj inter la du bordoj de la markolo Tajvano apartigitaj unu de la alia, prezentis kvinpunktan politikan proponon por duborda evoluado kaj paca unuigado en la nova epoko, kaj emfazis, ke Ĉinio devas unuiĝi kaj nepre estos unuigita, kaj Tajvano certe ne povas foresti de la procezo de prosperiĝo de la ĉina nacio, ĉar la unuiĝo de Ĉinio alportos al ĉiuj landoj pli multe da ŝancoj de disvolvo.

Tiu ĉi parolo de Xi Jinping ellasis la plej grandan sincerecon kaj bonvolecon pace unuigi Ĉinion kaj ankaŭ la severan averton al tre malgranda nombro da skismanoj por "Tajvana sendependiĝo" kaj al eksteraj fortoj sin enmiksantaj, kun la klara elmontro, ke la reganta Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro havas neŝanceleblajn volon kaj decidon protekti la ŝtatan suverenecon kaj la teritorian integrecon, kaj tio donas radikalan orientiĝon kaj fundamentan principon por la unuigo de Ĉinio en la nova epoko.

Antaŭ 40 jaroj, kiam la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso eldonis la "Mesaĝon al Tajvanaj Samnacianoj", la Ĉina Popola Respubliko jam restarigis al si ĉiajn leĝajn rajtojn ĉe UN, kaj la internacia komunumo ĝenerale agnoskis, ke Tajvano estas nedisigebla parto de la teritorio de Ĉinio. En la nuna situacio la "Mesaĝo al Tajvanaj Samnacianoj" substrekas la starpunkton insisti en unu Ĉinio, proponante fini la militan kontraŭstaron de la du bordoj unu al la alia, malfermi al la du bordoj "tri komunikojn", plivastigi dubordan interŝanĝon, kaj lasi la dubordajn rilatojn eniri en la evoluan stadion de paca unuigo.

"Post kuna spertado de malfaciloj kaj malfeliĉoj, lasu al ni, du fratoj, renkontiĝi kun ekrideto, kaj tiam for de ni ĉia miskompreno kaj tuta rankoro!" Nuntempe, la ĉinoj penas kuri sur la vojo de la revo realiĝanta, la Tajvanaj samnacianoj, kiel la membroj de la kurantoj, ne povas, nek devas foresti de la klopodo peni labori por pli bela kaj pli riĉa vivo. Kiel prezidanto Xi Jinping indikis: la estonteco de Tajvano kuŝas en la unuiĝo de Ĉinio, la feliĉo de la Tajvanaj samnacianoj koncernas la prosperiĝon de la nacio; la problemo de Tajvano naskiĝis pro la malfortiĝo de la nacio, kaj ĝi devas esti finita per la prosperiĝo de la nacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin