Gvidantoj de pluraj landoj faris novjarajn paroladojn

(GMT+08:00) 2019-01-02 14:15:45     Redaktoro:Yu

Antaŭ la alveno de 2019, gvidantoj de pluraj landoj faris novjarajn paroladojn, esprimante sian rezolutecon aktive trakti defiojn, akceli enlandan disvolvadon kaj internacian kunlaboron kaj krei belan estontecon.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris en sia novjara parolado, ke li povas fari sin, siajn familianojn kaj la partolandon pli bonaj nur per sia strebado, kunlaboro kaj komunaj klopodoj. Li diris, ke Rusio bezonas plenumi serion da urĝaj taskoj en la kampoj de ekonomio, scienco kaj tekniko, medicina servo, edukado kaj kulturo, kaj devas senĉese klopodi por akceli nacian prosperon kaj altigi la vivnivelon de la popolo.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris en sia novjara mesaĝo, ke Germanio alfrontas demandojn pri traktado de klimatŝanĝiĝo, regado de enmigrintoj kaj bato kontraŭ terorismo, kiuj decidas la sorton de la lando. Ŝi akcentis, ke Germanio devas plifortigi sian fidon surŝultrigi pli da internaciaj devoj por siaj interesoj. Ŝi aldonis, ke ŝia lando povas sukcese trakti defiojn de la epoko, nur se ĝi solidariĝas kaj kunlaboras kun aliaj landoj.

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, diris, ke sennukleigo de la Korea Duoninsulo estas senŝanceliĝa starpunkto de la partio kaj registaro de la KDPR. Li diris, ke li estas preta por refoja renkontiĝo kun usona prezidento Donald Trump.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin