Novjara parolado de Xi vekis varman diskuton de internacia komunumo

(GMT+08:00) 2019-01-02 14:21:38     Redaktoro:Yu

Ĉe la sojlo de 2019, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon por retrorigardi la disvolviĝon en la pasinta jaro kaj trakti novajn oportunojn kaj defiojn. La parolado manifestis la rezolutecon sekvi la ĉinan revon kaj reflektis la respondecon de Ĉinio pri la estonteco de la homaro.

Eksa ambasadoro de Egiptio al Ĉinio, Aly Houssam El-Din Mahmoud El-Hefny, diris, ke la liberiĝo de 10 milionoj da homoj el malriĉeco reflektas la rezolutecon de la ĉina gvidantaro al elradikigo de malriĉeco en la tuta lando.

Francesco Maringiò, specialisto pri Ĉinio el la Itala Ĵurnalista Asocio, diris, ke en la novjara parolado, Xi menciis vilaĝanojn, kiujn li iam vizitis, kaj sciencistojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn por la nacio; lia ideo preni la popolon kiel la centron kaj ĉi-rilata praktiko estis forte impresaj.

Robert Lawrence Kuhn, usona specialisto pri Ĉinio, gajninto de Amikeca Medalo pri la Reformo de Ĉinio, diris, ke la novjara parolado de Xi komunikis firman decidon kaj belan atendon pri la estonteca disvolvado de Ĉinio kaj la mondo.

Hinda ĉinologo B.R. Deepak, profesoro el la Universitato de Jawaharlal Nehru, diris, ke en sia parolado, Xi resumis la disvolviĝon kaj atingojn de Ĉinio en diversaj kampoj en la lasta jaro, prezentante raporton de kontentigaj rezultoj al la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj kaj al la tuta mondo. Deepak firme kredis, ke malgraŭ diversaj riskoj kaj defioj, Ĉinio klopodos plu por profundigi la reformon kaj subteni ekonomian kreskon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin