Sud-Koreio bonvenigas promeson de Kim Jong Un pri sennukleigo de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2019-01-02 14:25:07     Redaktoro:Yu

La sud-korea registaro marde publikigis deklaron, dirante, ke Sud-Koreio bonvenigas la promeson de la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), Kim Jong Un, pri sennukleigo kaj packonstruo de la Korea Duoninsulo kaj grandigo de interkoreaj rilatoj.

La sud-korea Ministerio de Reunuigo diris en deklaro, ke la starpunkto de la sud-korea registaro estas konsekvenca, kaj ĝi efektivigos la komunan deklaracion subskribitan kun la KDPR por plibonigi rilatojn inter nordo kaj sudo, sennukleigi la duoninsulon kaj konstrui mekanismon de longedaŭra paco sur la duoninsulo.

La deklaro diris, ke la sud-korea registaro klopodos kune kun siaj civitanoj por akceli repacigon kaj kunlaboron kun la KDPR kaj disvolvadon de la duflankaj rilatoj. La deklaro diris ankaŭ, ke Sud-Koreio strikte kunlaboros kun la internacia komunumo kaj faros sian plejeblon por komplete sennukleigi la duoninsulon kaj konstrui mekanismon de longedaŭra paco sur la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin