Xi promesas montri maksimuman sincerecon por paca reunuigo de patrolando

(GMT+08:00) 2019-01-02 14:26:27     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping promesis montri maksimuman sincerecon kaj fari plej grandan klopodon por la perspektivo de paca reunuigo, sed li ne promesis forlasi la uzon de armita forto.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn merkrede en Pekino en kunveno celebranta la 40an datrevenon de publikigo de Mesaĝo al Samlandanoj en Tajvano.

Xi diris, ke ĉinoj ne devas batali kontraŭ ĉinoj, kaj paca reunuigo konformas al la plej grandaj interesoj de samlandanoj sur la du bordoj de la Tajvana Markolo kaj ankaŭ de la ĉina nacio. Li akcentis, "Ni ne promesas rezigni la uzon de armita forto kaj rezervas la eblecon preni ĉiujn necesajn rimedojn. Ĉi tio celas ne samlandanojn en Tajvano, sed la enmiksiĝon de eksteraj fortoj kaj tre malgrandan nombron da separistoj de "tajvana sendependeco" kaj iliajn agadojn. Li diris, ke tajvana sendependeco agas kontraŭ la tendenco de la historio kaj kondukos al sakstrato. Li aldonis, "Ni volas krei vastan spacon por paca reunigo, sed lasos neniun spacon por ajna formo de separismaj agadoj."

Xi proponis, ke la ĉeflando kaj Tajvano komencu demokratian konsiliĝon pri rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo kaj la estonteco de la nacio, kaj fari konstitucian aranĝon por paca disvolvado de rilatoj inter la du bordoj. Li diris, ke politikaj partioj kaj ĉiuj sektoroj sur la du bordoj de la Tajvana Markolo povas rekomendi reprezentantojn al vasta kaj profunda demokratia konsiliĝo surbaze de komuna politika fundamento de sekvado de la konsento de 1992 kaj opono kontraŭ "tajvana sendependeco".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin