Jair Bolsonaro enoficiĝis kiel brazila prezidento

(GMT+08:00) 2019-01-02 14:48:32     Redaktoro:Yu

Nove elektita brazila prezidento Jair Bolsonaro marde ĵuris enoficiĝon. En sia parolado, Bolsonaro promesis rekonstrui Brazilon por liberigi la landon el korupto, krimo kaj senrespondeca politiko pri ekonomio kaj revidigi esperon al la popolo.

La enoficiĝa ceremonio okazis posttagmeze en la domo de la Nacia Parlamento en Braziljo. Ji Bingxuan, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la ceremonion laŭ la invito de la brazila registaro.

Bolsonaro diris en la ceremonio, ke en tiu ĉi solena momento, li volas peti ĉiujn membrojn de la nacia parlamento helpi lin por renormaligi kaj rekonstrui la patrolandon kaj liberigi ĝin el korupto, krimo kaj recesio.

Dum la elektkampanjo, Bolsonaro promesis doni grandan gravecon al edukado kaj dungado, severe bati krimon, protekti nacian sekurecon kaj sin dediĉi al konstruado de socio sen diskriminacio. Liaj promesoj vidigis al brazilanoj la novan esperon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin