Boshou: Krei "ĉinan koron" de semo-industrio

(GMT+08:00) 2019-01-08 10:12:01     Redaktoro:祃璟琳

 

 

Kiom da specoj de tomato vi iam manĝis? Kvin? Dek? La respondo de Zhang Xiaosheng, direktoro de Semo-Kompanio Boshou estas pli ol 600. La 16an de julio en Pekino en la malferma tago de tomato-semoj nove kultivitaj de la kompanio Boshou, specialistoj kaj komercistoj de semoj el Usono, Ukrainio, Rusio, Tajlando, Israelo kaj aliaj landoj kune spektis pli ol 360 specojn de tomato. Samtempe en la semo-kultivejoj en Henan-provinco kaj Shandong-provinco estis montritaj 600 specoj de tomato kaj 50 specoj de papriko, multaj novaj specoj de semo akiris aprobon de semo-komercistoj de internacia negoco.

La semo-industrio estas strategia kaj baza industrio de la lando. En la lastaj jaroj, la semo-industrio akiris riĉan rikolton en esplorado kaj kultivado de novaj specoj. Ĉinaj semo-entreprenoj injektis fortan movforton al la "revo de semo-potenco" de Ĉinio.

Laŭ konigo de direktoro Zhang Xiaosheng, la Semo-Kompanio Boshou alte atentas novigecon de semoj.

"Por fariĝi granda entrepreno en semo-industrio, ni devas plue altigi kapablon de novigo. Ni uzis la registritan kapitalon kaj 80% de enspezo por scienca esplorado. Ĝis nun ni havas spec-rajton de 6 novaj plantspecoj kaj venontjare ni kultivos pli ol 40 novajn specojn."

Kultivado de novaj specoj de agrikulturaj plantaĵoj estas grava subtenilo por evoluigo de moderna semo-industrio kaj estas ŝlosila por teni iniciativon de agrikultura disvolviĝo. Protektado de nova plantaĵa speco bezonas apogon de koncernaj politikoj kaj iniciatan movforton de fakaj entreprenoj. Ĝis 2017, la nombro de peticioj pri novaj specoj de semo-entreprenoj okupis 53% de la totala nombro de peticioj. Vicestro de pekina centro pri testado de plantaĵa speco sub ĉina Ministerio de Agrikulturo kaj Kamparo Yang Kun diris:

"Ĉinio publikigis protektan sistemon pri plantaĵa speco ekde 1997 kaj prezentis serion da novaj politikoj pri reformo de semo-industrio ekde 2011. La kompanio Boshou kaptis la ŝancon de reformo kaj donis ekzemplon al aliaj paraleluloj en semo-kultivado. La nombro de testataj specoj de la kompanio okupas la unuan lokon en ĉi-rilata kampo kaj altiĝis la okupateco de specoj kun memdecida intelekta proprieto en la merkato."

boshou n-ro.717

En la lastaj jaroj, ĉinaj semo-entreprenoj marŝis de kultivado de mez- kaj malaltkvalita semo al tiu de semoj kun alta teknologio, alta kvalito kaj alta aldona valoro. Huang Zhangguo, ĝenerala direktoro de la Sciencteknika Kompanio Yida en Fujian diris, ke julie de 2017, en la provinco Fujian grandskale okazis plantmalsano kaj preskaŭ ĉiuj kultivataj novaj tomato-semoj estis trafitaj de la malsano, escepte Boshou n-ro. 717. La semoj de Boshou estis aprobitaj ne nur de ĉinaj klientoj, sed ankaŭ laŭdataj de eksterlandaj komercistoj. La kompanio aparte kultivis tomato-semon taŭgan por fari spageton ŝatatan de la internacia merkato. Tajlanda komercisto pri translanda komerco kaj semo-kultivado Wichai tre laŭdis la kapablon de semo-kultivado de Boshou. Li diris:

"Mia kliento en Malajzio bezonas tomato-semon rezistan kontraŭ glacio kaj taŭgan al altitudo alta je pli ol 2000 metroj. La merkato en Azio ne havas tiajn semojn. Tamen Boshou kontentigis min kun sia aparta avantaĝo. Cetere la kompanio liveras direktan servon de semo-kultivado kaj povas kultivi semojn aparte laŭ postulo de miaj klientoj."

Koncerna raporto de UN montras, ke rapida kresko de la populacio estas grandega defio al nutraĵa provizado kaj plue antaŭenigis grandigon de tutmonda semo-merkato. De 2014 ĝis 2020, la proporcio de grandigo de tutmonda semo-merkato pliiĝos al 5.4%, la merkata skalo grandiĝos al 72 miliardoj da usonaj dolaroj. Vasta perspektivo altiris amason da sociaj kapitaloj en partopreno kaj konkurenco kaj pli vigliĝis reorganizado de semo-entreprenoj. Por la Semo-Kompanio Boshou, tio estas defio kaj ŝanco. Zhang Xiaosheng, kiu havas 15jarajn spertojn en internaciaj semo-entreprenoj opiniis, ke vizaĝe al tutmonda merkato Boshou havas siajn avantaĝojn kompare kun aliaj ĉinaj entreprenoj.

"En principo ni difinis la orientilon de la kompanio vizaĝan al tutmonda merkato en semo de tomato kaj dolĉa papriko. Por deradike altigi kernan konkurenckapablon de la entrepreno en novigado, kompare kun aliaj eksterlandaj grandaj entreprenoj, ni havas la avantaĝon en kono de la merkata bezono kaj pli precize tenas la estontan orientilon de la merkato."

Spertoj sur "ŝultro de giganto" kaj multjara eksplutado de resursoj liveras eblecon al Boshou por "preterpasado ĉe kurbiĝo" kaj gajnis aprobon de eksterlandaj specialistoj. Moshe Zalzman, ĝenerala direktoro de monde konata entrepreno en semo-kultivado de tomato kaj dolĉa papriko kaj la plej granda semo-kompanio de Israelo Hazera Seeds China diris:

"La internacia merkato havas klaran difinon pri protektado de planta speco. Ĉiuj specoj de Boshou havas memdecidan intelektan proprieton kaj konvenas al bezono de internacia merkato. Mi tre zorgas tion, kio reprezentas la estontan direkton. La koncepto pri servo estas pli internacia."

En ekspluatado de merkatoj en meza Eŭropo kaj Afriko, Boshou establis kunlaboran rilatecon kun pli ol 10 fremdlandaj entreprenoj kaj aktive liveris altkvalitajn semojn al landoj rilataj al la Zono kaj Vojo. En la pasintaj 8 jaroj, gvidate de la koncepto pri scienca semo-kultivado kaj teknika novigado, Semo-Kompanio Boshou utiligis la genetikan semo-kultivadon kaj modernan molekulan semo-kultivadon, kiuj alte mallongigis periodon de semo-kultivado. Tio estas "malgranda paŝo" de ĉinaj semo-entreprenoj por krei "ĉinan kernon" de semo-industrio.

"La semo povas ŝanĝi la mondon, la tekniko povas krei miraklon. Ni devas decideme evoluigi la nacian semo-industrion, rapide kultivi bonajn specojn kun intelekta proprieto kaj fundamente garantii ŝtatan sekurecon de greno." La vortoj de prezidanto Xi Jinping ĝuste estas la devizo de la sciencesplora grupo de Semo-Kompanio Boshou. De novigado al kerno-kreado, ĉinaj semo-entreprenoj klopodas por krei novigecon de Ĉinio en la monda semo-industrio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin