Novaĵoj (Januaro 03)

(GMT+08:00) 2019-01-03 16:22:37     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 3a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi sendis kondolencon al Putin pro gas-eksplodo en la rusa urbo Magnitogorsk; Ĉinio plibonigos ampleksajn doganstaplajn zonojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidento Xi Jinping merkrede sendis kondolencan mesaĝon al sia rusa paralelulo Vladimir Putin pro la gas-eksplodo en loĝejo en la rusa urbo Magnitogorsk.

En la mesaĝo, Xi diris, ke li estas konsternita informiĝinte pri la eksplodo, kiu kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj en sia propra nomo, li esprimis sian aflikton pro la perdo de vivoj kaj adresis profundajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj. Li diris, ke la savado iras en ĉi tiu momento, kaj li kredas, ke sub la forta gvidado de sinjoro prezidento, ĉi tiu akcidento estos konvene traktita.

En la sama tago, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al sia rusa paralelulo Dmitry Medvedev, esprimante profundan aflikton pro la viktimoj kaj sincerajn kondolencojn al iliaj familioj.

Entute 14 kadavroj estis trovitaj ĝis nun post la lunda eksplodo. Dekoj da aliaj restas netrovitaj, kaj nun la savado ankoraŭ iras en la urbo 1 400 kilometrojn oriente de Moskvo.

La novjara parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping vekis grandan atenton de diversaj rondoj en Honkongo kaj Makao. La publiko ĝenerale opiniis, ke la novjara mesaĝo montris la rezolutecon de Ĉinio pri daŭrigo de la reformo kaj pordmalfermo.

En la novjara tago, honkongaj ĵurnaloj publikigis sur okulfrapaj lokoj la novjaran mesaĝon de Xi kaj aperigis komentojn. La ĵurnalo Ta Kung Pao diris, ke la novjara mesaĝo de Xi estas konciza, ampleksa kaj kuraĝiga, kaj kompreneble, multaj honkonganoj havas similan senton. La ĵurnalo diris, ke en la pasinta jaro, la honkonganoj pli bone komprenis la veron, ke la prospero de Honkongo dependas de la patrolando, ol iam ajn antaŭe, kaj rigardante al la nova jaro 2019, la honkonganoj devas pli firme kapti la oportunon de konstruado de la grand-golfa zono de Guangdong, Honkongo kaj Makao, disvolvi ekonomion, plibonigi la popolan vivtenon, kaj subteni laŭleĝan administradon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por realigi novan pli grandan disvolviĝon.

Ankaŭ diversaj makaaj ĵurnaloj publikigis la novjaran mesaĝon de Xi sur okulfrapaj lokoj. La komento de la ĵurnalo San Wa Ou diris, ke Makao devas partopreni en konstruado de la grand-golfa zono, sin integri al la nacia plano pri disvolvado, aliĝi al konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj elvolvi siajn avantaĝojn por servi al la patrolando kaj subteni bonkvalitan disvolvadon de la nacia ekonomnio.

Transmaraj ĉinoj diris, ke la merkreda parolado de prezidanto Xi Jinping havas gravan signifon kaj mapas la kurson por transmarkolaj rilatoj en la nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la paroladon en kunveno memorfestanta la 40an datrevenon de publikigo de la Mesaĝo al Samlandanoj en Tajvano. La parolado estis laŭdita de transmaraj ĉinoj el diversaj rondoj. Ili esprimis sian fidon pri paca reunuiĝo de la nacio.

Zhu Jianrong, profesoro el la Universitato Toyo Gakuen en Tokio, diris ke Xi donis strategian gvidadon por la disvolvado de transmarkolaj rilatoj per la propono, ke la ĉeftero kaj Tajvano komencu demokratian konsiliĝon pri transmarkolaj rilatoj kaj la estonteco de la nacio kaj faru institucian aranĝon por paca disvolvado de transmarkolaj rilatoj.

Li Zhuohui, ĉefredaktoro de la indonezia ĵurnalo Harian Xin Bao, diris, ke la parolado de Xi sendas mesaĝon de sincereco kaj afableco, kaj donas la plej efektivigeblan solvon, kiu akcelas harmonion inter la du bordoj de la Tajvana Markolo.

Zhu Liangwei, ĝenerala sekretario de la Ĉina Asocio en Britio por la Akcelado de Nacia Reunuigo, diris, ke la parolado de Xi estis informa, potenca kaj pasia, kun profunda influo sur la perspektivoj de la paca disvolvado de transmarkolaj rilatoj.

Laŭ administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio en merkredo, Ĉinio efektivigos serion da subtenaj rimedoj por plibonigi la komercan medion kaj faciligi komercon kaj investadon en la ampleksaj doganstaplaj zonoj.

Deklaro publikigita post la kunveno, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, diris, ke la paŝoj sekvas la praktikojn de internaciaj gvidantoj en ĉi tiu kampo kaj celas stabiligi eksportadon kaj fremdlandan investadon de la lando kaj nutri enlandan postuladon.

Ampleksaj doganstaplaj zonoj estas regionoj, por kiuj estas aplikeblaj favoraj politikoj pri imposto kaj moninterŝanĝo. Ili estas hejmoj de firmaoj okupitaj ĉefe pri eksport-fabrikado kaj loĝistiko, kaj fariĝos novaj platformoj por la strebado de Ĉinio al pli altanivela pordmalfermo.

Manufakturoj en la zonoj rajtas preni mendojn de enlandaj firmaoj ekster la zonoj. Poŝtelefonoj kaj aŭtopartoj faritaj en la zonoj ne plu bezonos importajn licencojn por vendado en Ĉinio.

Neniu aprobo por importaĵoj uzataj por esplorado kaj disvolvado estos necesa, kaj novigemaj firmao ĝuos favorajn politikojn koncernajn al imposto kaj kredito.

Ankaŭ loĝistiko estos faciligita per la nuligo de eldoganiga proceduro por kvalifikitaj importaĵoj. Ampleksaj doganstaplaj zonoj kapablaj por importado de tutaj aŭtoj rajtas oferti servojn de aŭto-staplado kaj ekspozicio.

Ĉinio merkrede esprimis gratulon al la partio Popola Ligo de bangladeŝa ĉefministro Sheikh Hasina pro la gajno de la parlamenta elekto.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko volas labori kune kun la nova bangladeŝa registaro por akceli disvolvadon de la ĉina-bangladeŝa strategia partnereco de kunlaboro.

Laŭ la rezultoj deklaritaj de la bangladeŝa elekt-oficejo en la 31a de decembro, la Popola Ligo akiris grandan venkon en la elekto.

La ĉina sondilo Chang'e-4 milde surluniĝis sur la fora flanko de la luno ĵaŭde, fariĝante la unua spacveturilo surluniĝinta sur la nekonata flanko de la luno, kiu estas neniam videbla de la tero.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis, ke la sondilo konsistanta el alluniĝilo kaj luna ĉaro, surluniĝis sur la antaŭelektita regiono ĉe 177,6 gradoj de orienta longitudo kaj 45,5 gradoj de suda latitudo sur la fora flanko de la luno je la 10a horo kaj 26 minutoj antaŭtagmeze laŭ Pekina Tempo.

Per la komunika helpo de la relajsosatelito Queqiao, la sondilo resendis la historie unuan foton el la fora flanko de la luno, malfermante novan ĉapitron de luna esplorado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin