Fokusoj de la Semajno (Jan. 04)

(GMT+08:00) 2019-01-03 17:19:33     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉe la sojlo de 2019, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon por retrorigardi la disvolviĝon en la pasinta jaro kaj trakti novajn oportunojn kaj defiojn. La parolado manifestis la rezolutecon sekvi la ĉinan revon kaj reflektis la respondecon de Ĉinio pri la estonteco de la homaro.

Francesco Maringiò, specialisto pri Ĉinio el la Itala Ĵurnalista Asocio, diris, ke en la novjara parolado, Xi menciis vilaĝanojn, kiujn li iam vizitis, kaj sciencistojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn por la nacio; lia ideo preni la popolon kiel la centron kaj ĉi-rilata praktiko estis forte impresaj.

Hinda ĉinologo B.R. Deepak, profesoro el la Universitato de Jawaharlal Nehru, diris, ke en sia parolado, Xi resumis la disvolviĝon kaj atingojn de Ĉinio en diversaj kampoj en la lasta jaro, prezentante raporton de kontentigaj rezultoj al la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj kaj al la tuta mondo. Deepak firme kredis, ke malgraŭ diversaj riskoj kaj defioj, Ĉinio klopodos plu por profundigi la reformon kaj subteni ekonomian kreskon.

La ĉina sondilo Chang'e-4 milde surluniĝis sur la fora flanko de la luno ĵaŭde, fariĝante la unua spacveturilo surluniĝinta sur la nekonata flanko de la luno, kiu estas neniam videbla de la tero.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis, ke la sondilo konsistanta el alluniĝilo kaj luna ĉaro, surluniĝis sur la antaŭelektita regiono ĉe 177,6 gradoj de orienta longitudo kaj 45,5 gradoj de suda latitudo sur la fora flanko de la luno je la 10a horo kaj 26 minutoj antaŭtagmeze laŭ Pekina Tempo.

Per la komunika helpo de la relajsosatelito Queqiao, la sondilo resendis la historie unuan foton el la fora flanko de la luno, malfermante novan ĉapitron de luna esplorado.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke post kiam la Pekina Aerokosma Komand-Centro sendis ordonon je la 10a horo kaj 15 minutoj, la sondilo Chang'e-4, lanĉita en la 8a de decembro 2018, komencis malsupreniri de 15 kilometroj super la luno kun ekbruligo de ŝanĝiĝebla puŝmotoro. La relativa rapido de Chang'e-4 al la luno reduktiĝis de 1,7 kilometroj posekunde al proksimiĝo al nul, kaj la pozo de la sondilo akomodiĝis al ĉirkaŭ 6 ĝis 8 kilometroj super la luna surfaco. Je 100 metroj supre, la sondilo ŝvebis por identigi obstaklojn kaj mezuris la deklivojn sur la surfaco. Post evito de la obstakloj, ĝi elektis relative ebenan lokon kaj descendis vertikale kaj malrapide.

Antaŭ la alveno de 2019, gvidantoj de pluraj landoj faris novjarajn paroladojn, esprimante sian rezolutecon aktive trakti defiojn, akceli enlandan disvolvadon kaj internacian kunlaboron kaj krei belan estontecon.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris en sia novjara parolado, ke li povas fari sin, siajn familianojn kaj la partolandon pli bonaj nur per sia strebado, kunlaboro kaj komunaj klopodoj. Li diris, ke Rusio bezonas plenumi serion da urĝaj taskoj en la kampoj de ekonomio, scienco kaj tekniko, medicina servo, edukado kaj kulturo, kaj devas senĉese klopodi por akceli nacian prosperon kaj altigi la vivnivelon de la popolo.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris en sia novjara mesaĝo, ke Germanio alfrontas demandojn pri traktado de klimatŝanĝiĝo, regado de enmigrintoj kaj bato kontraŭ terorismo, kiuj decidas la sorton de la lando. Ŝi akcentis, ke Germanio devas plifortigi sian fidon surŝultrigi pli da internaciaj devoj por siaj interesoj.

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, diris, ke sennukleigo de la Korea Duoninsulo estas senŝanceliĝa starpunkto de la partio kaj registaro de la KDPR. Li diris, ke li estas preta por refoja renkontiĝo kun usona prezidento Donald Trump.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin