Novaĵoj (Januaro 04)

(GMT+08:00) 2019-01-04 15:27:11     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 4a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: parolado de Xi pri Tajvano estigis diskuton de internacia komunumo; la nova luna ĉaro de Ĉinio lasis la unuan piedsignon sur la fora flanko de la luno. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 2an de januaro en Pekino, Ĉinio okazigis kunvenon por memorfesti la 40an datrevenon de publikigo de la Mesaĝo al Samlandanoj en Tajvano. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la kunveno. Fremdlandaj fakuloj kaj transmaraj ĉinoj diris, ke lia parolado manifestis la rezolutecon de Ĉinio pri paca unuigo de la patrolando, kaj ili esperas, ke Ĉinio realigos la nacian reunuigon en frua dato.

Yasir Masood, vicdirektoro de la pakistana kapablokonstrua centro por la Pakistana-Ĉina Ekonomia Koridoro, diris, ke la ĉina ĉeftero efektivigis racian politikon al Tajvano en la pasintaj 40 jaroj, kontribuante al paco de la du bordoj de la Tajvana Markolo.

Proparolanto de la uganda registaro Opondo opiniis, ke la parolado de Xi liveris tre bonan dezajnon por reunuigo. Li aldonis, ke la uganda registaro sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj esperas, ke eksteraj fortoj ne starigu obstaklojn sur la vojo al reunuigo de Ĉinio.

Deng Zhentang, ĝenerala direktoro de la ĉina komerca ĵurnalo, la plej granda ĉinlingva ĵurnalo en Peruo, diris, ke la parolado de Xi, bazita sur la strategio de granda rejuniĝo de la ĉina nacio, kaj konforma al la ĝeneralaj interesoj de la ĉina nacio, mapis la kurson por disvolvado de rilatoj inter la du bordoj de la tajvana markolo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun etiopa ministro pri eksterlandaj aferoj Workneh Gebeyehu ĵaŭde en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo.

Wang diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Etiopio eltenis la provojn de ŝanĝiĝema internacia situacio kaj gajnis profundan subtenon de la socio kaj popolo. Ĉinio ĉiam rigardas disvolviĝon de la duflankaj rilatoj de strategia kaj longperioda konsidero, kaj plenumos plu amikan politikon al Etiopio. Li akcentis, ke Ĉinio volas helpi kaj subteni Etiopion en ĝia nacia disvolvado kaj plibonigo de la popola vivteno, konvene solvi problemojn en kunlaboro per amika konsiliĝo kaj maksimumigi la ekonomiajn kaj sociajn profitojn de gravaj projektoj en Etiopio, inkluzive de la fervojo inter Adis-Abebo kaj Ĝibutio kaj industriaj parkoj.

Gebeyehu diris, ke Etiopio alte taksas etiopa-ĉinajn rilatojn, rigardante Ĉinion kiel la plej gravan ampleksan strategian partneron de kunlaboro kaj metante duflankajn rilatojn sur la plej altan lokon de sia eksterlanda politiko. Gebeyehu emfazis, ke Etiopio restas fidinda strategia partnero de Ĉinio, kaj la lando esperas, ke ĝi plu ricevos subtenon de Ĉinio dum sia disvolvado.

La luna ĉaro de Ĉinio, Yutu-2, aŭ Jad-kuniklo-2, lasis la unuan "piedsignon" el homa spacveturilo sur la fora flanko de la luno ĵaŭde profundnokte, post kiam ĝi glate apartiĝis de la alluniĝilo.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis, ke la ĉaro tuŝis la lunan surfacon je la 10a horo kaj 22 minutoj ĵaŭde posttagmeze, lasante spuron sur la malkompakta luna grundo. La procezo estis registrita per kamerao sur la alluniĝilo kaj la bildoj estis resenditaj al la tero per la relajsosatelito "Queqiao".

La ĉina luna sondilo Chang'e-4, lanĉita en la 8a de decembro 2018 kaj konsistanta el alluniĝilo kaj ĉaro, alluniĝis sur la fora flanko de la luno ĵaŭde matene.

Pro tio, ke la ciklo de la luna rivoluo estas sama kiel ĝia rotacia ciklo, la sama flanko ĉiam alfrontas la teron. La alia flanko, la plejparto de kiu ne povas esti vidita de la tero, estas nomata la fora aŭ malhela flanko, ĉar la plejparto de ĝi restas nekonata.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis ĵaŭde vespere, ke Ĉinio elektis la nomon "Yutu-2", aŭ Jad-kuniklo-2, por sia nova luna ĉaro. La administracio faris la anoncon, post kiam la sondilo Chang'e-4, alluniĝis sur la fora flanko de la luno tiumatene.

En ĉina popolrakonto, Yutu estas la blanka maskla kuniklo de Chang'e, la luna diino, kiu pruntedonis sian nomon al la ĉina lunsonda misio. Legendo diras, ke Chang'e, post gluto de magia pilolo, prenis sian maskoton kaj flugis al la luno, kie ŝi fariĝis diino kaj ĉiam vivis kun la blankjada kuniklo.

En la pasinta aŭgusto, Ĉinio lanĉis tutmondan opinisondon por nomi la ĉaron. Laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, entute 42 945 proponitaj nomoj estis prezentitaj dum la periodo de la 15a de aŭgusto ĝis la 5a de septembro, inter kiuj 3 192 nomoj estis prezentitaj de pli ol du partoprenantoj.

Fine, Yutu-2 elstariĝis el naŭ aliaj nomoj en interreta balotado kaj diskuto de speciala komitato. La aliaj nomoj inkluzivas "Tansuo" (Esploro), "Guangming" (Lumo), kaj "Jintu" (Ora Kuniklo).

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj, inkluzive de Brazilo, servas ne nur al iliaj propraj interesoj, sed ankaŭ al la komunaj interesoj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko. Lu diris, ke kiel grava emerĝanta merkato, Brazilo tute konscias, kie ĝiaj interesoj estas, kaj tio ne bezonas instruadon de aliaj.

Lu faris la rimarkojn responde al raportoj, ke usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dum renkontiĝo kun brazila ministro pri eksterlandaj aferoj Ernesto Araujo, ke Usono estas diferenca de iuj aliaj landoj, kiuj faras investadon ne por komercaj kialoj, sed por politikaj kialoj.

La raportoj asertis, ke Ĉinio verŝajne estis unu el la "aliaj landoj", kvankam Pompeo ne menciis la nomon Ĉinio.

Lu diris, ke li rimarkis rilatajn raportojn, kaj li rimarkis ankaŭ, ke brazila prezidento Jair Bolsonaro diris dum sia renkontiĝo kun speciala sendito de prezidanto Xi Jinping, ke Brazilo kaj Ĉinio estas ambaŭ grandaj landoj kaj la nova registaro de Brazilo atribuas grandan gravecon al kunlaboro kun Ĉinio kaj volas antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco diris vendrede, ke Ĉinio kaj Usono okazigos vicministran konsiliĝon pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj de la 7a ĝis la 8a de januaro.

Estas raporto, ke en la komenco de januaro, usona delegacio iros al Ĉinio por konsiliĝo pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Iu raportisto demandis, ĉu la konsiliĝo inter la du flankoj okazos en planita tempo.

Responde al la demando, la proparolanto diris, ke vendrede matene, la du flankoj okazigis vicministran telekunvenon, konfirmante, ke usona komerca vicreprezentanto Jeffrey Gerrish gvidos delegacion viziti Ĉinion de la 7a ĝis la 8a de januaro, kaj teamoj de la du flankoj okazigos konstrueman diskuton por efektivigi konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en Argentino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin