Ĉinio nomas sian novan lunan ĉaron "Yutu-2"

(GMT+08:00) 2019-01-04 15:17:20     Redaktoro:Yu

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis ĵaŭde vespere, ke Ĉinio elektis la nomon "Yutu-2", aŭ Jad-kuniklo-2, por sia nova luna ĉaro. La administracio faris la anoncon, post kiam la sondilo Chang'e-4, alluniĝis sur la fora flanko de la luno tiumatene.

En ĉina popolrakonto, Yutu estas la blanka maskla kuniklo de Chang'e, la luna diino, kiu pruntedonis sian nomon al la ĉina lunsonda misio. Legendo diras, ke Chang'e, post gluto de magia pilolo, prenis sian maskoton kaj flugis al la luno, kie ŝi fariĝis diino kaj ĉiam vivis kun la blankjada kuniklo.

En la pasinta aŭgusto, Ĉinio lanĉis tutmondan opinisondon por nomi la ĉaron. Laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, entute 42 945 proponitaj nomoj estis prezentitaj dum la periodo de la 15a de aŭgusto ĝis la 5a de septembro, inter kiuj 3 192 nomoj estis prezentitaj de pli ol du partoprenantoj.

Fine, Yutu-2 elstariĝis el naŭ aliaj nomoj en interreta balotado kaj diskuto de speciala komitato. La aliaj nomoj inkluzivas "Tansuo" (Esploro), "Guangming" (Lumo), kaj "Jintu" (Ora Kuniklo).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin