Estos ĉirkaŭ 2,99 miliardoj da vojaĝoj dum premperiodo de Printempa Festo 2019

(GMT+08:00) 2019-01-08 17:23:43     Redaktoro:Selena

Baldaŭ venos la Printempa Festo, la plej grava tradicia festo en Ĉinio. Dum la festa periodo, granda nombro da homoj, kiuj laboras aŭ studas en aliaj lokoj, revenos al siaj hejmlokoj.

Lian Weiliang, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris lunde posttagmeze en la tutlanda telekonferenco pri transportado de pasaĝeroj dum la Printempa Festo, ke estos ĉirkaŭ 2,99 miliardoj da vojaĝoj dum la premperiodo de la Printempa Festo 2019 inter la 21a de februaro kaj la 1a de marto. La nombro estos preskaŭ egala kun tiu en la pasinta jaro.

Lian diris ankaŭ, ke pli multaj novaj tipoj de la motorvagonaro Fuxing servos al pasaĝeroj.

Guo Zhuxue, ĝenerala vicdirektoro de la Ĉina Fervoja Korporacio, diris, ke superlongaj motorvagonaroj kaj trajnoj kun la ĉiuhora rapido de 160 kilometroj estos aranĝitaj por servi al pasaĝeroj dum la periodo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin