Novaĵoj (Januaro 08)

(GMT+08:00) 2019-01-08 17:23:15     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de junuaro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke gvidantaro de la KPĈ aŭskultis laborraportojn; ĝenerala sekretario de la UN kondamnis puĉprovon en Gabono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde kunvenis por aŭskulti serion da laborraportoj.

La raportoj venis de gvidgrupoj de partiaj membroj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Plej Supera Popola Juĝejo, la Plej Supera Popola Prokurorejo kaj la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon.

La kunveno agnoskis la agadon kaj progreson faritajn de gvidgrupoj de partiaj membroj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Plej Supera Popola Juĝejo, la Plej Supera Popola Prokurorejo kaj la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ dum la lasta jaro.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la kuranta jaro, kiu markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, estas grava por Ĉinio por finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kaj atingi la unuan centjaran celon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis lunde, ke ĉina vicprezidanto Wang Qishan vizitos Svision kaj ĉeestos la jaran kunvenon de la Monda Ekonomia Forumo en Davos de la 21a ĝis la 24a de januaro.

Proparolanto Lu Kang diris, ke Wang faros la viziton kaj ĉeestos la jaran kunvenon de la Monda Ekonomia Forumo laŭ la invito de Ueli Maurer, prezidanto de la Svisa Federacio, kaj Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo.

Baldaŭ venos la Printempa Festo, la plej grava tradicia festo en Ĉinio. Dum la festa periodo, granda nombro da homoj, kiuj laboras aŭ studas en aliaj lokoj, revenos al siaj hejmlokoj.

Lian Weiliang, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris lunde posttagmeze en la tutlanda telekonferenco pri transportado de pasaĝeroj dum la Printempa Festo, ke estos ĉirkaŭ 2,99 miliardoj da vojaĝoj dum la premperiodo de la Printempa Festo 2019 inter la 21a de februaro kaj la 1a de marto. La nombro estos preskaŭ egala kun tiu en la pasinta jaro.

Lian diris ankaŭ, ke pli multaj novaj tipoj de la motorvagonaro Fuxing servos al pasaĝeroj.

Proparolanto de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) diris marde en Pekino, ke laŭ la invito de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĉina prezidanto, Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko, vizitas Ĉinion. La proparolanto aldonis, ke Kim vizitas Ĉinion de la 7a ĝis la 10a de januaro.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde kondamnis puĉprovon kontraŭ gabona prezidento Ali Bongo Ondimba, kiu estas kuracata en Maroko post cerbatako.

Stephane Dujarric, proparolanto de Guterres, diris, ke la ĝenerala sekretario kaj aliaj estas plene informitaj pri la puĉprovo en la ĉefurbo Liberurbo. Lia speciala reprezentanto por la Centra Afriko Francois Lounceny Fall atenteme observas la okazaĵon kaj estas preta por liveri mediacion, se tio estos bezonata.

Dujarric diris, ke Guterres ĉiam oponas kontraŭkonstitucian ŝanĝon de potenco, precipe perfortan, tial li kondamnas la puĉprovon, kiu okazis lunde matene en Gabono. La proparolanto aldonis, ke Guterres rimarkis, ke trankvileco ŝajne revenis al Liberurbo, kaj li vokis ĉiujn partiojn sekvi konstitucion.

La gabona registaro diris, ke estis arestitaj kvar ribeluloj, kiuj okupis la Nacian Radion lunde matene. Guy-Bertrand Mapangou, gabona ministro pri gazetaro kaj proparolanto de la gabona registaro, diris al raportistoj, ke kvar ribeluloj estas arestitaj, kaj unu ankoraŭ estas en eskapo, kaj la situacio estas sub la regado. Li aldonis, ke la ribeluloj restas neidentigitaj por la armeaj altranguloj.

Estis raportoj, ke iuj gabonaj armeanoj deklaris puĉon kontraŭ la nuna registaro. Ili okupis la Nacian Radion, kaj unu gvidanto faris paroladon, esprimante desapontiĝon pri la novjara parolado de prezidento Ali Bongo.

Speciala sendito de la UN al Jemeno Martíne Griffiths lunde forlasis la ĉefurbon Sanao sub la regado de ribeluloj post intensaj kunvenoj kun la reganta grupo Houthi por firmigo de la delikata militpaŭzo kaj akcelo de paca procezo.

Dum sia du-taga vizito, Griffiths okazigis serion de kunvenoj kun la gvidantoj de Houthi, inkluzive de la ribela estro Abdulmalik al-Houthi kaj ĉefo de la plej alta revolucia komitato de la grupo Mohammed Ali al-Houthi.

La novaĵ-agentejo Saba sub la regado de Houthi diris, ke la kunvenoj diskutis pri la obstakloj kaj malobservoj al la pacinterkonsento atingita sub mediacio de la UN inter jemenaj partioj de konfliktoj en Stokholmo en la lasta monato. Ili diskutis ankaŭ pri preparoj por okazigo de la dua pacintertraktado.

Loka oficialulo konfirmis al raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke dimanĉe vespere en la afgana nordokcidenta provinco Badghis okazis armitaj konfliktoj inter afgana sekurectrupo kaj militistoj de la grupo Talibano, kaj almenaŭ 36 homoj estis mortigitaj dum la batalo.

Oficialulo el la provinca parlamento Abdul Aziz Baig diris, ke tiuvespere en la provinco Badghis okazis almenaŭ du armitaj konfliktoj. La unua okazis en la regiono Qadis. Membroj de Talibano atakis kelkajn kontrolejojn, kaj okazis longtempa batalo inter la sekurecgardistoj kaj la atakantoj. Almenaŭ 3 registaraj soldatoj kaj 11 lokaj policanoj oferis siajn vivojn dum la batalo, kaj 15 membroj de Talibano estis mortigitaj. La alia atako okazis en la regiono Ab Kamari, 7 sekurecgardistoj estis mortigitaj kaj 9 aliaj vunditaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin