Usono deklaris sankciojn kontraŭ venezuelaj individuoj kaj grupoj

(GMT+08:00) 2019-01-09 13:59:46     Redaktoro:Yu
La usona Ministerio de Financo marde anoncis efektivigon de sankcioj kontraŭ venezuelaj individuoj kaj grupoj.

Laŭ deklaro publikigita de la ministerio, sep individuoj kaj 23 entoj estis akuzitaj pri partopreno en korupta plano pri utiligo de la moninterŝanĝo de la venezuela registaro, kun profito de pli ol 2,4 miliardoj da usonaj dolaroj.

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris en deklaro, ke internaj personoj en la venezuela reĝimo forrabis miliardojn da dolaroj el la lando, kiam la venezuela popolo suferis.

La ministerio diris, ke ĉiuj aktivoj kaj proprietaj interesoj de tiuj individuoj kaj entoj sub la usona jurisdikcio estas blokitaj, kaj usonanoj estas ĝenerale malpermesitaj al transakcioj kun ili.

La registaro de Trump ĉiam efektivigas fortajn politikojn kontraŭ Venezuelo. En la pasinta novembro, Usono komencis sankciojn celantajn la eksportadon de Venezuelo, kiu estas grava fonto de mono necesa al la sud-amerika lando por aĉetado de medicinaĵoj kaj nutraĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin