UN komencis tutmondan kampanjon por solidareco kun rifuĝintoj

(GMT+08:00) 2019-01-09 18:27:44     Redaktoro:Yu

La Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj marde anoncis novan tutmondan kampanjon, vokante homojn en la tuta mondo kovri la distancon travojaĝitan de rifuĝintoj en ĉiu jaro.

La kampanjo, nomata 2 Miliardoj da Kilometroj al Sekureco, invitas homojn agi en solidareco kaj kuri, marŝi aŭ bicikladi por atingi amasiĝan totalon de du miliardoj da kilometroj, la distancon, kiun homoj devigite travojaĝas ĉiujare por atingi la unuan punkton de sekureco .

Partoprenantoj povas uzi siajn korpkonstruajn aplikaĵojn aŭ la retejon de la kampanjo www.stepwithrefugees.org por registri la kilometrojn kaj kontribui al la tutmonda totalo.

La Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj diris en deklaro, ke la kampanjo 2 Miliardoj da Kilometroj al Sekureco instigos homojn subteni rifuĝintojn per rekomendo de individuaj agoj de solidareco. Ĉi tiuj agoj, kiam ili estas kunigitaj, agnoskas la fortikecon kaj forton de rifuĝintoj.

Laŭ la komisarejo, en 2019, homoj en 27 landoj tra Afriko, Azio, Centra Ameriko kaj Norda Ameriko, Eŭropo kaj Mez-Oriento partoprenos en la kampanjo, inkluzive de individuoj, famuloj, rifuĝintoj kaj oficistoj de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin