Ĉinio gratulas Rajoelina pro lia elektiĝo kiel prezidento de Madagaskaro

(GMT+08:00) 2019-01-09 19:33:09     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede gratulis Andry Rajoelina pro lia elektiĝo kiel prezidento de Madagaskaro.

Laŭ raportoj, la supera konstitucia kortumo de la insullando de Hindia Oceano anoncis marde, ke Rajoelina ricevis pli ol 55 procentojn da la voĉoj en la prezidenta elekto en la lasta monato.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la ĉina flanko gratulas Rajoelina pro lia elektiĝo kiel la nova prezidento de Madagaskaro. Li diris, ke Ĉinio ĉiam donas gravecon al siaj rilatoj kun Madagaskaro kiel amika lando kaj volas kunigi manojn kun la nova registaro de Madagaskaro por akceli kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj efektivigi la rezultojn de Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, por altigi duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin