Novaĵoj (Januaro 09)

(GMT+08:00) 2019-01-09 17:14:39     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de junuaro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi honoris du sciencistojn per la plej alta scienca premio de Ĉinio; usonaj politikaj kaj komercaj gvidantoj subtenas profundigon de kunlaboro kun Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping donis la plej altan sciencan premion de Ĉinio al Liu Yongtan kaj Qian Qihu marde pro iliaj elstaraj kontribuoj al scienca kaj teknologia novigo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis al ili medalojn kaj diplomojn de la premio en la jara ceremonio, okazigita en Pekino por honori eminentajn sciencistojn, inĝenierojn kaj esplorajn atingojn.

Liu Yongtan estas membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Ĉina Akademio de Inĝenierio, kaj Qian Qihu estas membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio.

Xi manpremis kun ili kaj esprimis gratulojn. Ankaŭ aliaj gvidantoj, inkluzive de Li Keqiang, Wang Huning, kaj Han Zheng, ĉeestis la ceremonion.

En la ceremonio, entute 278 projektoj estis honoritaj: 38 gajnis la Ŝtatan Premion pri Natura Scienco, 67 gajnis la Ŝtatan Premion pri Teknologia Novigo, kaj 173 gajnis la Ŝtatan Premion pri Scienca Kaj Teknika Progreso. Krome, kvin fremdlandaj fakuloj ricevis la Premion pri Internacia Scienca kaj Teknika Kunlaboro.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun sia ĝibutia paralelulo Ismail Omar Guelleh por celebri la 40an datrevenon de duflankaj rilatoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 40 jaroj, rilatoj inter Ĉinio kaj Ĝibutio sane kaj stabile disvolviĝis; la du flankoj komprenis kaj subtenis unu la alian pri demandoj de grava zorgo koncerna al la kernaj interesoj de la du landoj, kaj rikoltis abundajn fruktojn de kunlaboro en diversaj kampoj. Xi diris, ke li alte taksas la disvolvadon de la duflankaj rilatoj, kaj volas labori kun Guelleh kaj preni la 40an datrevenon de duflankaj diplomatiaj rilatoj kiel la okazon por firmigi la reciprokan politikan fidon, profundigi la kunlaboron en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj efektivigi la rezultojn de Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, por altigi la duflankan strategian partnerecon al nova nivelo.

Guelleh diris en sia mesaĝo al Xi, ke li estas kontenta kaj fiera pri la glata disvolviĝo de duflankaj rilatoj dum la 40 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Guelleh dankas la ĉinan registaron kaj la ĉinan popolon por helpo kaj subteno al Ĝibutio. Li diris, ke Ĝibutio sekvos plu la politikon de unu Ĉinio, kaj ke li volas klopodi kune kun Xi por plibonigi duflankajn rilatojn.

Multaj usonaj politikaj kaj komercaj gvidantoj diris lunde en Nov-Jorko, ke okaze de la 40a datreveno de la establo de diplomatiaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, la du landoj ankoraŭ "bezonas unu la alian" kaj devas kune klopodi plu por akceli pacon kaj sekurecon de la mondo.

Maurice Greenberg, eksa direkcia prezidanto kaj ĝenerala direktoro de la Usona Internacia Grupo, diris en la novjara bankedo okazigita de la Ĉina Ĝenerala Ĉambro de Komerco en Usono, ke li estas fidplena pri la estonteco.

Greenberg estis unu el la unuaj fremdlandaj entreprenistoj, kiuj starigis fabrikojn en Ĉinio en la 1970aj jaroj. Li proprokule rigardis la grandajn ŝanĝiĝojn en la 40 jaroj de la reformo kaj pordmalfermado en Ĉinio. Greenberg estis ĵus honorita de la ĉina registaro per la Amikeca Medalo de la Reformo de Ĉinio por sia kontribuo al ĉina-usona ekonomia kunlaboro kaj la amikeco inter la du landoj. En la bankedo, la 93-jara usona pionira entreprenisto estis honorita per la titolo Ambasadoro por Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke rilatoj inter la du landoj iam leviĝis kaj falis, tamen la tendenco de leviĝo fine venkos la malfacilojn, kaj la tendenco de falo estos retenita.

Jimmy Carter, eksa prezidento de Usono, diris en sia gratula letero, ke kiam li kaj tiama ĉina gvidanto Deng Xiaoping traktadis pri diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, li diris, ke ili devas venki multajn obstaklojn por atingi interkonsenton. Li aldonis, ke tiam neniu povis antaŭvidi, ke tio ŝanĝos Usonon kaj Ĉinion kaj la tutan mondon.

La usona Ministerio de Financo marde anoncis efektivigon de sankcioj kontraŭ venezuelaj individuoj kaj grupoj.

Laŭ deklaro publikigita de la ministerio, sep individuoj kaj 23 entoj estis akuzitaj pri partopreno en korupta plano pri utiligo de la moninterŝanĝo de la venezuela registaro, kun profito de pli ol 2,4 miliardoj da usonaj dolaroj.

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris en deklaro, ke internaj personoj en la venezuela reĝimo forrabis miliardojn da dolaroj el la lando, kiam la venezuela popolo suferis.

La ministerio diris, ke ĉiuj aktivoj kaj proprietaj interesoj de tiuj individuoj kaj entoj sub la usona jurisdikcio estas blokitaj, kaj usonanoj estas ĝenerale malpermesitaj al transakcioj kun ili.

Brita ĉefministrejo marde konfirmis, ke Malsupra Ĉambro de la brita parlamento okazigos voĉdonon pri interkonsento koncerna al la foriro el la Eŭropa Unio en la 15a ĉimonate, kiu estis iam prokrastita.

La Malsupra Ĉambro de la brita parlamento planis voĉdoni pri la interkonsento atingita inter la brita registaro kaj la Eŭropa Unio en decembro de la pasinta jaro, tamen brita ĉefministro Teresa May subite deklaris prokrasti la voĉdonadon antaŭ la planita dato pro la maltrankvilo, ke la interkonsento ne povus esti adoptita.

La palestina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde petis la Sekurecan Konsilion de la UN malhelpi la israelan konstruadon de juda setlejo en Cisjordanio.

La ministerio tiutage publikigis deklaron, kondamnante la konduton de Israelo, kiu asignis grandan etendaĵon da palestina tereno por konstruado de juda setlejo sude de la urbo Bet-Leĥemo en Cisjordanio. La deklaro diris, ke la plano pri konstruado de la setlejo kun kelkmil apartamentoj igos la palestinan urbon Bet-Leĥemo esti ĉirkaŭata de barieroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin