Xi kaj Kim interparolis kaj atingis gravan konsenton

(GMT+08:00) 2019-01-10 13:37:26     Redaktoro:Selena

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, marde interparolis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio (KLP) kaj prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kiu atingis Pekinon en la sama tago por vizito al Ĉinio.

En sincera kaj amika atmosfero, la du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR kaj demandoj de komuna zorgo kaj atingis gravan konsenton.

La du flankoj konsentis fari komunajn klopodojn por akceli daŭran novan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDpR en la nova epoko, senĉese antaŭenigi la procezon de politika traktado de la demando de la Korea Duoninsulo, alporti pli da profitoj al popoloj de la du landoj kaj fari pozitivan kontribuon al paco, stabileco, prospero kaj evoluado de la regiono kaj la mondo.

Xi substrekis, ke danke al komunaj klopodoj de ambaŭ flankoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR malfermis novan historian ĉapitron en 2018. La du flankoj, per konkretaj agoj, pruvis la fortan vivecon de la amikeco inter Ĉinio kaj la KDPR kaj montris rezolutecon de la du landoj por antaŭenigo de la politika traktado de la demando de la Korea Duoninsulo. Ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR kaj havas grandan gravecon al klopodoj bazitaj sur antaŭaj sukcesoj por plu antaŭenigi duflankajn rilatojn.

Kim diris, ke per la vizito, li volas preni la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel la okazon por fari profundajn interŝanĝojn de opinioj kun kamarado ĝenerala sekretario pri firmigo de la tradicia amikeco inter la du landoj kaj fortigo de la duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro, kaj puŝi la amikajn rilatojn inter la KDPR kaj Ĉinio esti senĉese firmigitaj kaj plibonigitaj.

Xi diris, ke jam formiĝis la ĝenerala tendenco de paca dialogo sur la duoninsulo, kio fariĝis la komuna atendo kaj konsento de la internacia komunumo pri la dialogo por pliaj rezultoj. La politika traktado de la demando de la duoninsulo alfrontas maloftan historian oportunon. Xi aldonis, ke Ĉinio subtenas la persiston de la KDPR en la direkto de sennukleigo en la duoninsulo, subtenas la senĉesan pliboniĝon de interkoreaj rilatoj, subtenas la KDPR kaj Usonon okazigi pintkunvenojn kaj atingi rezultojn kaj subtenas rilatajn partiojn solvi siajn proprajn laŭleĝajn zorgojn per dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin