Ĉinio prenos novajn rimedojn por akceli konsumadon kaj vastigi malfermon

(GMT+08:00) 2019-01-10 14:54:58     Redaktoro:Xiong

Lastatempe en Pekino Ning Jizhe, vicestro de ĉina ŝtata disvolva kaj reforma komisiono, diris, ke por certigi normalan funkcion de la ekonomio, Ĉinio  prenos koncernajn politikojn akceli konsumadon kaj pliigi efikan investadon. En 2019, Ĉinio vastigos sferon por kuraĝigi investadon de fremdlandaj komercistoj.

Antaŭ nelonge, en konferenco pri centra ekonomia laboro, oni proponis fortigi la enlandan merkaton. Akceptante invervjuon, Ning Jizhe diris, ke nun la enspezo de ĉinaj loĝantoj daŭre altiĝas, la tendenco de konsumado evidentiĝas. Tial la politikoj de Ĉinio devas adaptiĝi al tiu tendenco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin