Moon: Ĉinio ludas pozitivan rolon en sennukleigo de Korea Duninsulo

(GMT+08:00) 2019-01-10 18:57:14     Redaktoro:Yu

Sudkorea prezidento Moon Jae-in diris ĵaŭde en sia novjara gazetara konferenco, ke Ĉinio ludis pozitivan rolon en sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj plibonigo de interkoreaj rilatoj.

Moon diris en la televida gazetara konferenco, ke ĝis nun, Ĉinio ludis pozitivan rolon en helpo al la sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj plibonigo de interkoreaj rilatoj. Li diris, ke Ĉinio ĉiam ludis pozitivan rolon en helpo al okazigo de la pintkunvenoj inter Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj inter la KDPR kaj Usono. Li diris, ke la freŝa interparolado inter la ŝtatestroj de Ĉinio kaj la KDPR eble ludos tre pozitivan rolon por la sukceso de la dua pintkunveno inter Kim kaj usona prezidento Donald Trump.

Moon bonvenigis la proponon de Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la KDPR, pri rekomenco de interkoreaj kunlaboraj projektoj, kiuj postulas nuligi aŭ almenaŭ mildigi internaciajn sankciojn kontraŭ Pjongjango por la rekomenco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin