Ĉinio kaj Usono okazigis vicministran intertraktadon en Pekino

(GMT+08:00) 2019-01-10 11:56:21     Redaktoro:邱杰明

Deklaro de la ĉina Ministerio de Komerco diris, ke Ĉinio kaj Usono okazigis intertraktadon sur la vicministra nivelo pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj en Pekino de lundo ĝis merkredo.

La deklaro diris, ke ambaŭ flankoj aktive efektivigis la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj kaj okazigis ampleksajn, profundajn kaj detalajn interŝanĝojn pri komercaj kaj strukturaj demandoj de komuna zorgo.

La intertraktado fortigis reciprokan komprenon kaj metis fundamenton por trakti zorgojn de la du flankoj. Ambaŭ flankoj konsentis subteni striktan kontakton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin