Li diris, ke la historio plene pruvis, ke la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj la normaliĝo kaj sana disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj profitigis ambaŭ landojn kaj influis la tutan mondon. Grandaj ŝanĝiĝoj okazis en ambaŭ landoj kaj la mondo en la pasintaj 40 jaroj, kio decidis, ke rilatoj inter la du landoj devas progresi kun la epoko. Li aldonis, ke Ĉinio sin dediĉos plu al pli vasta kunlaboro kun Usono surbaze de reciproka profito, regante malkonsentojn surbaze de reciproka respekto, kaj disvolvante la duflanjajn rilatojn bazitajn sur strikta kunordigo, kunlaboro kaj stabileco.