Prepari Laba-ajlojn hejme

(GMT+08:00) 2019-01-11 17:10:36     Redaktoro:Shanshan

Laŭ la ĉina luna kalendaro la 5a de januaro ĉi-jare estas la festo Laba. La ideogramoj Laba en la ĉina lingvo signifas la 8-an tagon de la lasta monato de la jaro. En tiu ĉi tago oni kutine manĝas Laba-kaĉon, kiu estas miksaĵo de diversaj grenoj. En norda Ĉinio estas alia kutimo okaze de la festo: oni metas ajlo-bulberojn en vinagron dum ĉirkaŭ 20 tagoj (alinome Laba-ajloj) -- kiam la ajlo-bulberoj verdiĝas pro la vinagro kaj la vinagro ricevas la odoron de ajlo, la Printempa Festo venas. Tiel kiam oni prenas ĝjaŭzi-ojn, la ajlo-bulberoj kaj -vinagro estas jam pretaj. Ili estas taŭgaj ankaŭ por malvarmaj pladoj.

Jen mi dividas al vi kiamaniere mi preparis Laba-ajlojn.

1、 Elŝeligi ajlobulberojn.

2、 Meti la ajlobulberojn en vinagron.

3、 Preni foliojn de pekina brasiko kaj ankaŭ meti ilin en la vinagron kun la ajloj. (Tradicie oni ne metas brasiko-foliojn en la ujon, tamen mi kaj miaj familianoj preferas tion fari.)

4、 Sigeli la ujon kaj atendi ĉiurkaŭ 20 tagojn, kiam la ajlo-bulberoj verdiĝas, estos manĝeblaj. (Atentu: La ajlo-bulberoj kaj folio de pekina brasiko devas esti sekaj. Post lavado, vi devas sekigi ilin. )

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin