Trump anoncis nuligon de sia planita vojaĝo al Davos

(GMT+08:00) 2019-01-11 12:50:15     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump ĵaŭde anoncis nuligon de sia planita vojaĝo al la svisa urbeto Davos por ĉeesto al la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo.

Trump anoncis sian decidon en socia komunikilo. Li diris, ke li decidis nuligi la vojaĝon al Davos pro la senkompromisa sinteno de demokratoj pri landlima sekureco kaj pro la granda graveco de sekureco por Usono.

Pro grava malkonsento pri konstruado de landlima bariero, la Blanka Domo kaj demokratoj de la Kongreso ne povis akordiĝi pri leĝprojekto de monasigno, kio paralizis ĉirkaŭ kvaronon da institucioj de la federacia registaro ekde la frumateno de la 22a de decembro. Poste la du flankoj kelkfoje traktadis pri tio, tamen ili ne povis atingi esencan trarompon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin