Speciala sendito de ĉina prezidanto ĉeestis enoficiĝan ceremonion de venezuela prezidento

(GMT+08:00) 2019-01-11 13:19:56     Redaktoro:Yu

Han Changfu, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la enoficiĝan ceremonio de venezuela prezidento Nicolas Maduro en Karako ĵaŭde.

Han, ankaŭ ministro pri agrikulturo kaj kamparaj aferoj, marde renkontiĝis kun Maduro. Li transdiris sincerajn gratulojn kaj bondezirojn de prezidanto Xi al Maduro. Li diris, ke Ĉinio kaj Venezuelo estas bonaj amikoj kun reciprokaj fido kaj helpo kaj bonaj partneroj kun kungajna kunlaboro. Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Venezuelo. Li vokis ambaŭ flankojn preni ĉi tiun oportunon por plu efektivigi la gravan konsenton de la du ŝtatestroj, firme plifortigi reciprokan subtenon, intensigi pragmatan kunlaboron por riĉigi la konotacion de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj kaj alporti pli da profitoj al la du popoloj.

Maduro dankis prezidanton Xi por sendo de speciala sendito por la enoficiĝa ceremonio kaj petis Han transdoni liajn varmajn salutojn al Xi. Maduro diris, ke la registaro kaj popolo de Venezuelo alte ŝatas la amikecon kun Ĉinio kaj admiras la disvovajn atingojn de Ĉinio dum la lastaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin