Ĉina sendito urĝas ĉiujn rilatajn partiojn efektivigi interkonsenton de jemena pacintertraktado

(GMT+08:00) 2019-01-11 13:27:26     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito diris ĵaŭde, ke ĉiuj rilataj partioj devas vere efektivigi la interkonsenton de jemena pacintertaktado, rigore plenumi la interkonsenton pri militpaŭzo en Hodeidah, antaŭenigi la procezon de kontinua kaj efika dialogo kaj intertraktado kaj doni plenan ludon al la rolo de la UN kiel la ĉefa mediacianto.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en publika kunveno pri Jemeno, kiun okazigis la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke ĉiuj partioj de Jemeno ĝenerale observis la interkonsenton pri militpaŭzo. La komisiono pri denova aranĝado sub la prezidado de la UN kaj kun partopreno de ĉiuj partioj de la lando orde laboras, kaj komenciĝis la laboro pri efektivigo de la interkonsento pri interŝanĝo de militaj kaptitoj kaj traktado de la demando de Taiz. Li aldonis, ke la situacio disvolviĝas en la pozitiva direkto, tamen restas defioj. La humanitara situacio en la lando restas grava, ĉar ankoraŭ okazis bataloj en Hodeidah, tial ĉiuj partioj devas vere efektivigi la interkonsenton de la jemena pacintertraktado kaj rezolucion de la Sekureca Konsilio de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin