Xi honoris du sciencistojn per plej alta scienca premio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-01-11 17:18:34     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping donis la plej altan sciencan premion de Ĉinio al Liu Yongtan kaj Qian Qihu marde pro iliaj elstaraj kontribuoj al scienca kaj teknologia novigo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis al ili medalojn kaj diplomojn de la premio en la jara ceremonio, okazigita en Pekino por honori eminentajn sciencistojn, inĝenierojn kaj esplorajn atingojn.

Liu Yongtan estas membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Ĉina Akademio de Inĝenierio, kaj Qian Qihu estas membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio.

Xi manpremis kun ili kaj esprimis gratulojn.

Ankaŭ aliaj gvidantoj, inkluzive de Li Keqiang, Wang Huning, kaj Han Zheng, ĉeestis la ceremonion.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin