Ĉinio deklaris kompletan sukceson de misio de Chang'e-4

(GMT+08:00) 2019-01-11 18:43:46     Redaktoro:Yu

Ĉinio anoncis vendrede, ke komplete sukcesis la misio de Chang'e-4, kiu realigis la unuan mildan alluniĝon sur la malproksima flanko de la luno.

Per la helpo de la relajsosatelito Queqiao (Pigoponto), la luna ĉaro Yutu-2 (Jad-kuniklo-2) kaj la sondilo Chang'e-4 fotis unu la alian.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la sciencaj instrumentoj sur la sondilo bone funkciis, kaj la bildoj faritaj de la sondilo kaj esploraj datumoj estis resenditaj al la tera komandejo.

Je la 4a horo kaj 47 minutoj vendrede posttagmeze laŭ pekina tempo, la bildoj de la alluniĝilo kaj la ĉaro aperis sur larĝa ekrano en la Pekina Aerokosma Komand-Centro, montrante la nacian flagon de Ĉinio sur la alluniĝilo kaj la ĉaro sub dezerta pejzaĝo kun krateroj sur la malproksima flanko de la luno kiel fono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin