Novaĵoj (Januaro 11)

(GMT+08:00) 2019-01-11 16:13:27     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de junuaro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio memorfestis 40an datrevenon de ĉina-usonaj diplomatiaj rilatoj; Ĉinio kaj Usono antaŭenigos ekonomian kaj komercan konsiliĝon laŭ la origina plano. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Pekino okazis akcepto por festi la 40an datrevenon de la starigo de ĉina-usonaj diplomatiaj rilatoj. Ĉina vicprezidanto Wang Qishan faris paroladon en la kunveno. Li diris, ke 40 jarojn poste, rilatoj intrer Ĉinio kaj Usono estas ĉe la punkto de denova ekiro, kaj la du flankoj devas kune labori surbaze de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco por profitigi la du landojn kaj la tutan mondon.

Antaŭ 40 jaroj, gvidantoj de Ĉinio kaj Usono faris historian decidon pri starigo de diplomatiaj rilatoj, malfermante la novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj. Lastatempe dum oftaj interagadoj, la du ŝtatestroj pozitive taskis la duflankajn rilatojn kaj esprimis fortan deziron antaŭenpuŝi kunlaboron. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la du flankoj devas antaŭenigi la rilatojn surbaze de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco por profitigi popolojn de la du landoj kaj eĉ de la tuta mondo. Usona prezidento Donald Trump emfazis, ke disvolvado de kunlaboraj kaj konstruemaj usona-ĉinaj rilatoj estas unu el liaj prioritatoj.

De la 7a ĝis la 9a de januaro en Pekino, Ĉinio kaj Usono okazigis vicministran intertraktadon pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Gao Feng, proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke la du flankoj aktive efektivigis la gravan konsenton de la du ŝtatestroj kaj faris ampleksajn, profundajn kaj detalajn interŝanĝojn pri demandoj de komuna zorgo. Responde al la demando de raportisto pri longigo de la intertraktado, Gao diris, ke diskutitaj temoj inkluzivas komercajn demandojn kaj strukturajn demandojn, kaj la longa daŭro de la intertraktado pruvis, ke ambaŭ flankoj estis seriozaj kaj sinceraj kaj klopodis en la direkto de efektivigo de la grava konsento de la du ŝtatestroj.

Gao aldonis, ke strukturaj demandoj estis gravaj enhavoj de la intertraktado, kaj la du flankoj akiris progreson en tiu ĉi kampo, kio akcelis reciprokan komprenon kaj metis fundamenton por traktado de respektivaj zorgoj.

Ĉina ŝtatsekretario kaj ministerio pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone interparolis kun brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt. Ili interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter la du landoj kaj la demandoj pri Birmo. Wang diris, ke alfronte al la nuna internacia situacio plena de necerteco, Ĉinio kaj Britio, kiel ampleksaj strategiaj partneroj, devas fortigi strategian komunikadon kaj kunlaboron kaj ludi stabiligan rolon. Li esperis, ke la brita flanko konvene traktos demandojn, kiuj influas reciprokan fidon inter la du flankoj kaj malutilas al sana disvolviĝo de ĉina-britaj rilatoj, kaj vere efektivigos la konsenton konstrui la "oran epokon" de ĉina-britaj rilatoj. Li aldonis, ke la plej urĝa tasko estas instigi al Birmo kaj Bangladeŝo plifortigi la komunikadon kaj kunordigon kaj komenci la rehejmenigon de la unua grupo kiel eble plej frue, kaj ludi konstrueman rolon por solvado de demandoj.

Hunt diris, ke Britio donas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, aprezas la gravan rolon, kiun Ĉinio ludas en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj volas subteni komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj tiklaj demandoj inkluzive de tiuj pri Birmo kaj Bangladeŝo.

Ĉina sendito diris ĵaŭde, ke ĉiuj rilataj partioj devas vere efektivigi la interkonsenton de jemena pacintertaktado, rigore plenumi la interkonsenton pri militpaŭzo en Hodeidah, antaŭenigi la procezon de kontinua kaj efika dialogo kaj intertraktado kaj doni plenan ludon al la rolo de la UN kiel la ĉefa mediacianto.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en publika kunveno pri Jemeno, kiun okazigis la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke ĉiuj partioj de Jemeno ĝenerale observis la interkonsenton pri militpaŭzo. La komisiono pri denova aranĝado sub la prezidado de la UN kaj kun partopreno de ĉiuj partioj de la lando orde laboras, kaj komenciĝis la laboro pri efektivigo de la interkonsento pri interŝanĝo de militaj kaptitoj kaj traktado de la demando de Taiz. Li aldonis, ke la situacio disvolviĝas en la pozitiva direkto, tamen restas defioj. La humanitara situacio en la lando restas grava, ĉar ankoraŭ okazis bataloj en Hodeidah, tial ĉiuj partioj devas vere efektivigi la interkonsenton de la jemena pacintertraktado kaj rezolucion de la Sekureca Konsilio de la UN.

Ĉinio sendis la sateliton Zhongxing-2D en kosmon sur la portoraketo Changzheng-3B de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan je la 1a horo kaj 11 minutoj vendrede antaŭtagmeze. La satelito eniris la antaŭdifinitan orbiton.

Han Changfu, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la enoficiĝan ceremonio de venezuela prezidento Nicolas Maduro en Karako ĵaŭde.

Han, ankaŭ ministro pri agrikulturo kaj kamparaj aferoj, marde renkontiĝis kun Maduro. Li transdiris sincerajn gratulojn kaj bondezirojn de prezidanto Xi al Maduro. Li diris, ke Ĉinio kaj Venezuelo estas bonaj amikoj kun reciprokaj fido kaj helpo kaj bonaj partneroj kun kungajna kunlaboro. Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Venezuelo. Li vokis ambaŭ flankojn preni ĉi tiun oportunon por plu efektivigi la gravan konsenton de la du ŝtatestroj, firme plifortigi reciprokan subtenon, intensigi pragmatan kunlaboron por riĉigi la konotacion de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj kaj alporti pli da profitoj al la du popoloj.

Usona prezidento Donald Trump ĵaŭde anoncis nuligon de sia planita vojaĝo al la svisa urbeto Davos por ĉeesto al la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo.

Trump anoncis sian decidon en socia komunikilo. Li diris, ke li decidis nuligi la vojaĝon al Davos pro la senkompromisa sinteno de demokratoj pri landlima sekureco kaj pro la granda graveco de sekureco por Usono.

Pro grava malkonsento pri konstruado de landlima bariero, la Blanka Domo kaj demokratoj de la Kongreso ne povis akordiĝi pri leĝprojekto de monasigno, kio paralizis ĉirkaŭ kvaronon da institucioj de la federacia registaro ekde la frumateno de la 22a de decembro. Poste la du flankoj kelkfoje traktadis pri tio, tamen ili ne povis atingi esencan trarompon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin