Ĉinio sukcese enorbitigis sateliton Zhongxing-2D

(GMT+08:00) 2019-01-11 12:35:02     Redaktoro:Ema

Ĉinio sendis la sateliton Zhongxing-2D en kosmon sur la portoraketo Changzheng-3B de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan je la 1a horo kaj 11 minutoj vendrede antaŭtagmeze. La satelito eniris la antaŭdifinitan orbiton.

La telekomunika kaj brodkasta satelito, farita de Ĉinio liveros servon de transmisio por disaŭdigaj kaj televidaj stacioj kaj kablotelevidaj retoj de la lando.

La satelito Zhongxing-2D kaj la portoraketo Changzheng-3B estis disvolvitaj kaj faritaj de la Ĉina Korporacio de Aerokosma Scienco kaj Teknologio.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin