Germana fotisto Martin Kummer atestis ĉinan malfermon kaj reformon per fotado

(GMT+08:00) 2019-01-16 21:01:59     Redaktoro:Ĝoja

En la lastaj 40 jaroj germana fotisto Martin Kummer registris ŝanĝiĝojn en Ĉinio. Karaj aŭskultantoj, nun bonvolu aŭskulti raporton.

Kurantjara 79-jara germana ĵurnalisto Martin Kummer servis kiel Vicĉefredaktoro de Axel Springer, unu el la eŭropaj grandaj eldonejoj. En 1976 sekvante germanajn registarajn oficistojn Martin unuafoje venis al Ĉinio kaj vizitis Ŝanhaĵon, Shenzhen kaj aliajn urbojn. Li registris Ĉinion en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento per fotado. Post 30 jaroj en 2006 li refoje vizitis Ĉinion kaj refoje vizitis la urbon Shenzhen, kiu en 1976 estis fiŝvilaĝo. Martin tute ne povas imagi la grandan ŝanĝiĝon en Shenzhen. Li diris:

"La vilaĝo fariĝis granda urbo kun dekmilionoj da loĝantoj, kaj tia granda urbo ne ekzistas en Germanio. En Berlino la loĝantaro estas nur 3,4 milionoj kaj en Hamburgo nur 1,8 milionoj. En Shenzhen ĉie troviĝas domegoj kaj restoracioj, kaj homoj havas modernan vivon. Mi opinias, ke estas ege inteligenta decido establi la ekonomian specialan regionon apud Hongkongo, kiu estis kapitalisma socio tiam."

Post 2006 Martin multfoje venis al Ĉinio. Per fotado li kontinue registris historiajn momentojn, kiel la Pekinajn Olimpikojn, la feston de la 60-a datreveno de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Ŝanhajan Foiron. Kaj ekde 2010 en Hamburgo li faris seriojn da fotoekspozicioj pri Ĉinio kaj atentigis amaskomunikilojn de Germanio kaj Ĉinio kaj germanojn. Martin diris, ke ĉiufoje li aldonis novajn fotojn en novajn ekspoziciojn por ke spektantoj pli bone konu la rapide disvolviĝantan Ĉinion.

"Antaŭ dekoj da jaroj multaj personoj opiniis, ke la socialisma lando Ĉinio estos malriĉa kaj postiĝa por ĉiam. Nun oni vidas grandan ŝanĝiĝon de Ĉinio pro plenumado de malfermo kaj reformo en la lastaj 40 jaroj. Mi konvinkiĝas, ke la nuna Ĉinio havas gravan influon en la mondo."

Post 2008 Martin kaj lia edzino Margarete Kummer preskaŭ ĉiujare vizitas Ĉinion. Martin diris, ke pro sia unua vizito al Ĉinio en 1976 li naskis intereson pri Ĉinio. Li legis amason da libroj pri Ĉinio kaj partoprenis multajn gravajn eventojn de Ĉinio. Li kaj lia edzino eĉ estis invititaj al nupto de ĉina juna paro. Pro tio, li kaj lia edzino havas specialan senton kun Ĉinio. Malferminte kolekton de liaj 240 fotoj pri Ĉinio Martin diris:

"Ĉinio estas granda lando, kie okazis/as/os ĉarmaj rakontoj. Ĉar Ĉinio ne nur inventis porcelanaĵojn sed ankaŭ travivis feŭdismon, la Ĉinan Respublikon, kaj nun estas la Ĉina Popola Respubliko. Tiel grandan ŝanĝiĝon neniu alia lando de la mondo travivis. Ni vojaĝis en Londono, Britio, Francio kaj Italio, sed neniu alia lando estas tiel ĉarma kaj alloga kiel Ĉinio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin