Novaĵoj (Januaro 14)

(GMT+08:00) 2019-01-14 16:57:35     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de januaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinoj en Belgio varme diskutis la paroladon de Xi pri Tajvano; Irano neis sian retiron el nuklea interkonsento. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon lastatempe okaze de la 40a datreveno de la publikigo de Mesaĝo al Samlandanoj en Tajvano, kio vekis varman eĥon de ĉinoj en Belgio. Ili diris, ke reunuigo de la patrolando estas la ĝenerala tendenco, kaj ili, kvankam estas for de la patrolando, ĉiam zorgas pri la granda afero de reunuigo de la patrolando kaj volas kontribui al tio.

Zhu Haian, prezidanto de la belga Asocio por Akcelo de Paca Reunuigo de Ĉinio, diris, ke la parolado de prezidanto Xi reflektis la firman volon pri reunuigo de la lando, montris direkton por disvolvado de rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo kaj forte kuraĝigis transmarajn ĉinojn. Zhu diris, ke agoj de fortoj de "tajvana sendependeco" disigis la du bordojn kaj damaĝis interesojn de la ĉina popolo, estas firme oponitaj kaj forte kondamnitaj de ĉinoj en la tuta mondo. Zhu aldonis, ke reunuigo de la patrolando konformas al la aspiro de la popolo, kaj ĉinoj en la tuta mondo estas solidaraj por realigi la grandan reunuigon de la patrolando.

La ĉina Ekonomia Ĵurnalo raportis dimanĉe, ke la Instituto de Interreta Ekonomio kaj la Ekonomia Instituto de la Centra Universitato de Financo kaj Ekonomio kaj la Literatura Eldonejo de Sociaj Sciencoj kune publikigis la bluan libron pri la interreta ekonomio Raporto pri Disvolvado de la Ĉina Interreta Ekonomio en 2018. La raporto montris, ke Ĉinio okupas la unuan lokon de la mondo laŭ la skalo de la interreta ekonomio.

La indico de disvolvado de la interreta ekonomio en la blua libro estis proponita de Ĉinio kaj montras la orientiĝon, potencialon, avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la ĉina interreta ekonomio laŭ internacia perspektivo. Ĝi reflektas la totalan kvanton de la interreta ekonomio de ĉiuj landoj kaj la proporcion de la interreta ekonomio en 25 ĉefaj ekonomioj de la mondo. Ĉinio, Usono, Japanio, Germanio kaj Britio okupas la antaŭajn kvin lokojn de la mondo laŭ la skalo de la interreta ekonomio.

Jim Yong Kim, prezidanto de la Monda Banko, anoncis rezignon pri sia ofico en la unua labortago de 2019, kio ĵetis ombron sur multflankecon troviĝanta en valo. Kial Kim rezignis la oficon, kaj kian influon la rezigno havos sur la internacian komunumon? Ĉu lia sukcedanto enkondukos prioritaton de Usono en la bankon?

Kim diris en sia letero de rezigno, ke li foriros el la posteno en la 1a de februaro, kaj poste li aliĝos al institucio pri infrastruktura investado en evoluantaj landoj kaj komencos akademian studon. Li mem ne donis detelan klarigon pri sia rezigno. Sed la publiko ĝenerale ligis lian rezignon kun la usona registaro, opiniante, ke la premado de la usona registaro igis lin fari la elekton.

Kontraste kun la nuna usona registaro, Kim subtenas la tutmondiĝon, rekomendas purajn energiojn kaj zorgas pri la demando de medio. La Monda Banko sub lia gvidado ĝenerale ne plu liveras subtenon de financado al karbobruligaj centraloj. Kim unuafoje elektita kiel prezidanto de la Monda Banko en 2012 kaj reelektita en 2017 pro la rekomendo kaj subteno de la registaro de Barack Obama. Li kondukis drastan personaran reformon de la banko, kio vekis fortan malkonsenton de komizoj. Iuj el ili oponis lian reelektiĝon.

Kiu estos la venonta prezidanto de la Monda Banko? De post la fondiĝo de la Monda Banko, usonanoj ĉiam okupis la postenon de la banka prezidanto, kaj tio fariĝis la kutimo. Krome, Usono kiel la plej granda akciulo de la banko havas vetoon. De multaj jaroj, la elekto de prezidanto de la Monda Banko estis alte politikigita. En 2012, kiam Kim estis proponita kiel kandidato por la prezidanteco, lin defiis kandidatoj el Niĝerio kaj Kolombio. Tio kaŭzis la unuan publikan konkuradon. Evidente, oni atendas pli demokratian procezon de la Monda Banko.

La irana duonoficiala novaĵ-agentejo Tasnim raportis dimanĉe, ke la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj neis la raportitan retiron de la lando el la Komuna Ampleksa Agadplano, la interkonsento pri la nuklea demando de Irano.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke estis onidiro lastatempe en Irano, ke Irano sin retiros el la nuklea interkonsento, kaj tiu aserto estas malĝusta; specifa grupo en Irano sisteme fabrikas panikon por malordigi la socion kaj profitigi specifan grupon de interesoj. La proparolanto emfazis, ke ajna decido pri la nuklea interkonsento devas esti farita de la plej alta decidfara instanco de la lando.

La egipta parlamento dimanĉe aprobis ordonon de prezidento pri tri-monata longigo de stato de urĝeco en la tuta lando. La ordono de prezidento estos valida ekde la 15a de januaro.

La ordono publikigita de prezidento Abdel-Fattah al-Sisi tekstas, ke la armeo kaj polico de la lando prenos ĉiun necesan rimedon por trakti terorisman minacon, tranĉi ĝian financan fonton, konservi nacian sekurecon kaj protekti la sekurecon de publikaj kaj privataj posedaĵoj kaj vivoj de civitanoj.

La komisiono pri defendo kaj nacia sekureco de la egipta parlamento diris en raporto, ke la lando ankoraŭ alfrontas defion de sekureco, tial la plilongigo de stato de urĝeco estas necesa. La raporto diris, ke Egiptio atingis pozitivan rezulton en la batalo kontraŭ terorismo, precipe en la agado en Sinajo, kaj tio plejparte devas esti atribuita al la akto pri stato de urĝeco.

La franca prezidentejo sabate vespere publikigis la leteron, kiun sendis prezidento Emmanuel Macron al la tuta lando por difini kadron por la baldaŭa nacia diskutado.

Laŭ plano, la nacia diskutado okazos de la 15a de januaro ĝis la 15a de marto. En la du monatoj la francaj civitanoj faros diskutojn ĉirkaŭ kvar temoj, inkluzive de imposto kaj publikaj elspezoj, ŝtata konsisto kaj publikaj servoj, ekologia transformiĝo, kaj demokratio kaj civitaneco.

En la letero, Macron vokis la francajn civitanojn partopreni laŭ sia eblo en la nacia diskutado, kiu eble influos la estontecon de la lando. Li diris, ke la nacia diskutado estas nek elekto nek referendumo. Li esperis, ke la diskutado transformos la indignon de la civitanoj en la vojon al traktado de demandoj.

Laŭ la franca Ministerio de Internaj Aferoj kaj lokaj amaskomunikiloj, la nombro de viktimoj de la eksplodo, kiu okazis sabate en la ĉefurbo Parizo, jam kreskis ĝis kvar.

Kelkaj amaskomunikiloj raportis dimanĉe, ke tiutage membroj de fajrobrigado trovis la kvaran mortinton el ruinoj de la eksplodo. En la antaŭa tago, la Ministerio de Internaj Aferoj konfirmis, ke du membroj de fajrobrigado estis mortigitaj en la eksplodo, kaj unu hispana turisto mortis pro grava vundo; krome, la eksplodo vundis ankaŭ 50 aliajn homojn.

Pariza prokuroro Remy Heitz diris sabate, ke eble tralikiĝo de natura gaso kaŭzis la eksplodon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin