Ĉinio absolute kontraŭstaras ajnforman milian kontakton kun Tajvano fare de iu ajn lando

(GMT+08:00) 2019-01-14 19:36:16     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 14a de januaro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio absolute kontraŭstaras la vendon de armiloj al Tajvano fare de iu ajn lando kaj ajnforman militan kontakton kun Tajvano fare de iu ajn lando, kaj tiu starpunkto estas konsekvencia kaj eksplicita.

Estas la raporto, ke Usono jam konsentis pri tio, ke iuj militaj entreprenoj povas eksporti sian teknikon al Tajvano por ties projekto "fabriki submarŝipon", kaj entreprenoj de Usono, Eŭropa Unio, Japanio, Barato kaj aliaj havas intencon partopreni en la projekto. Por tio Hua Chunying diris:

"Ĉinio absolute kontraŭstaras la vendon de armiloj al Tajvano fare de iu ajn lando kaj ajnforman militan kontakton kun Tajvano fare de iu ajn lando, kaj tiu starpunkto estas konsekvencia kaj eksplicita."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin