Michael John Kovrig ne posedas diplomatian imunecon

(GMT+08:00) 2019-01-14 20:15:57     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelogne la kanada ĉefministro Trudeau asertis, ke Michael John Kovrig estas retenita ne laŭ la diplomatia imuneco. En la 14a de januaro pri tio Hua Chunying diris, ke vidate de kia ajn angulo Michael John Kovrig ne posedas la diplomatian imunecon preskribitan en la "Viena Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj". Ŝi esperis, ke kanadaj koncernaj personoj serioze lernu kaj studu la "Vienan Konvencion pri Diplomatiaj Rilatoj" kaj la internacian juron, sed ne diru tion, kio estas ŝajne ĝusta sed efektive erara, kaj evitu fari sin ridindaĵo antaŭ fakuloj.

Hua Chunying diris ankaŭ, ke Kanado asertis, ke ĉiuj landoj devas respekti la sendependecon de justico, do, ankaŭ Kanado devas pruvi tion per efektivaj agoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin