Ĉina-germana altnivela dialogo pri financo okazos en Pekino

(GMT+08:00) 2019-01-14 20:37:26     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 14a de januaro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke difinite de Ĉinio kaj Germanio, la dua ĉina-germana altnivela dialogo pri financo okazos la 18an de januaro en Pekino.

Hua Chunying diris, ke la mekanismo de la ĉina-germana altnivela dialogo, post aprobo de Ĉinio kaj Germanio, estis proklame establita en marto de 2014, kun la celo: Ĉinio kaj Germanio regule okazigas altnivelan ambaŭflankan dialogon pri gravaj problemoj en financo, plifortigas duflankajn komunikadon kaj kunagadon en la internaciaj gravaj problemoj rilante financon, profundigas praktikan kunlaboron en la kampo de financo, kaj faras, ke la ĉina-germana ĉiudimensia strategia partnereco evoluu antaŭen senĉese.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin