Tri poemoj (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-01-14 09:04:16     Redaktoro:Ema

                                  Poeto Lu You

 

             Vidante persikajn florojn en Fuqianyuan*

                            Liu Cizhuang (?—?)

 

La pluvduŝo flugigas persikajn florojn: dispecigitaj ili ŝajnas;

Duono de ili falas en koton kaj duono forfluas kun la rivereto.

De kie venas paro da gaje flugantaj hirundoj?

Ili portas en la beko ruĝajn petalojn sur la pentritan trabon.**

 

*Fuqianyuan: nomo de loko en la provinco Shaanxi, sed ĝia preciza situo estas nekonata.

**Legante tiun ĉi verskvaron, ni povas ekmemori la versojn de iu alia Song-dinastia poeto "la floroj velkas kaj falas, ni povas fari nenion kontraŭ tio ĉi; ŝajnas, ke la hirundoj, kiujn mi iam vidis, nun revenas denove"; kaj tamen la beleco ja ekzistas ĉie. Pere de la hirundoj, kiuj trovas falintajn petalojn kaj alportas ilin sur la pentritan trabon, la poemo montras la poetajn pasian amon al kaj persistan serĉon de la belo kaj lian fortan alkroĉiĝon al la vivo. La poemo distingiĝas per sia lerte pensita strukturo, kiu kreas vivecan kaj pitoreskan bildon.

 

                   敷浅原见桃花

                      刘次庄(宋)

桃花雨过碎红飞,半逐溪流半染泥。

何处飞来双燕子,一时衔在画梁西。

 

                                  Al miaj filoj

                            Lu You (1125—1210)

 

Mi bone scias, ke la morto finas ĉion, bonan aŭ malbonan,

Kaj tamen nia nacio neunuigita ĉiam dolorigas mian koron.

Kiam la imperiestra armeo estos jam reakirinta la perditan teron,

Nepre diru, farante oferon al la prapatroj, la novaĵon al mi, via patro.*

 

*La poeto skribis tiun ĉi poemon en 1210 en la aĝo de 85 jaroj. Ĝi estas lia cigna kanto kaj lia lasta volo, en kiu li ankoraŭ esprimas, en la mortolito, siajn ardajn patriotajn sentojn.

 

                            示儿

                        陆游(宋)

死去元知万事空,但悲不见九州同。

王师北定中原日,家祭无忘告乃翁。

 

                        Musko

          Yuan Mei (1716—1797)

 

Kien la sunlumo ne povas penetri,

Tien verda printempo venas kun plezuro.

Eĉ la muskero, grajne eta, volas imiti

La luksan peonion, kaj pompe ekflori.

 

                     苔

               袁枚(清)

白日不到处,青春恰自来。

苔花如米小,也学牡丹开。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin