Ĉinio unuafoje sukcesis plenumi teston pri la ret-transmisio de 5G sur la altdifina televido kun 4K

(GMT+08:00) 2019-01-15 15:52:07     Redaktoro:Selena

La televida vesperkunveno por la Printempa Festo organizita de la Ĉina Centra Televida Stacio, kiu havas 36-jaran historion, estas tre populara en Ĉinio. Ĉijare en la urbo Shenzhen, unu el la lokoj por la vesperkunveno, Ĉinio unuafoje faros ret-transmision de 5G sur la altdifina televido kun 4K. Tio estas la unua fojo por nia lando fari tian ret-transmision.

En la 13a de januaro, Ĉina Komunikila Grupo kune kun Ĉina Movebla Komunikado kaj la kompanio Huawei, sukcesis plenumi la teston pri la ret-transmisio de 5G sur la altdifina televido kun 4K en la urbo Shenzhen. Tio estas la grava trarompo post kiam establiĝis la Ĉina Komunikila Grupo, kio markas, ke la Ĉina Komunikila Grupo faris firman paŝon por konstrui internacian novtipan ĉef-amaskomunikilon kaj akceli teston kaj praktikon de la ret-transmisio de 5G.

Ĉifoje, en la testo, per la prova reto 5G de la Ĉina Movebla Komunikado, oni sukcese transmisiis la altdifinan signalon de la kunvenejo en Shenzhen al la ĉefa kunvenejo en Pekino, kaj samtempe transsendis la altdifinan signalon de Pekino al dissenda aŭto en la kunvenejo de Shenzhen por eksponi ĉelokan signalon. Ĉio ĉi celas fari preparon por utiligo de la reto 5G en la televida vesperkunveno por la Printempa Festo.

En la 28a de decembro de 2018, la Ĉina Komunikila Grupo konstruis la unuan ŝtatan novan amaskomunikilon sur la reto 5G, sekve la laboratorio por praktiko de la nova amaskomunikilo estas en konstruado. Nun la laboratorio jam plenumis dezajnon kaj sisteman preparon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin