Xi Jinping interparolis kun Sauli Niinisto

(GMT+08:00) 2019-01-15 11:30:18     Redaktoro:Xiong

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun finna prezidento Sauli Niinisto. Ili unuanime konsentis kune subskribi novan ĉapitron por la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj Finnlando.

Baldaŭ venos la Printempa Festo. Xi esprimis siajn bondezirojn al Niinisto kaj la finna popolo. Xi montris, ke en la lastaj jaroj, la ĉefa melodio de rilatoj inter Ĉinio kaj Finnlando estis konstrui kaj antaŭenpuŝi novtipan kunlaboran partnerecon adaptiĝan al la estonteco. Fortigi dialogon kaj kunlaboron inter du landoj ne nur konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ injektas pozitivan energion por protekti pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

Niinisto unue esprimis novjaran saluton al Xi kaj la ĉina popolo. Li diris, ke la duflankaj rilatoj rapide disvolviĝis, kaj ke Finnlando alte taksas la disvolvan atingon de Ĉinio, gravigas la rolon de Ĉinio en la internaciaj aferoj kaj alte ŝatas la amikecon kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin