Novaĵoj (Januaro 15)

(GMT+08:00) 2019-01-15 16:31:22     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de januaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Finnlando volas aldonis novan ĉapitron al duflankaj rilatoj;Ĉina ĉefministro urĝas klopodojn por subteni ekonomian kreskon en racia amplekso. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun finna prezidento Sauli Niinisto. Ili unuanime konsentis kune subskribi novan ĉapitron por la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj Finnlando.

Baldaŭ venos la Printempa Festo. Xi esprimis siajn bondezirojn al Niinisto kaj la finna popolo. Xi montris, ke en la lastaj jaroj, la ĉefa melodio de rilatoj inter Ĉinio kaj Finnlando estis konstrui kaj antaŭenpuŝi novtipan kunlaboran partnerecon adaptiĝan al la estonteco. Fortigi dialogon kaj kunlaboron inter la du landoj ne nur konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ injektas pozitivan energion por protekti pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

Niinisto unue esprimis novjaran saluton al Xi kaj la ĉina popolo. Li diris, ke la duflankaj rilatoj rapide disvolviĝis, kaj ke Finnlando alte taksas la disvolvan atingon de Ĉinio, gravigas la rolon de Ĉinio en la internaciaj aferoj kaj alte ŝatas la amikecon kun Ĉinio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde alvokis klopodojn por certigi ekonomian kreskon ene de racia amplekso.

Tiutage Li prezidis plenan kunvenon de la Ŝtata Konsilio, kiu diskutis projekton pri la registara laborraporto kaj analizis ekonomian laboron en la unua trimestro de 2019. Li diris, ke la lando alfrontas pli komplikan medion de disvolvado en ĉi tiu jaro, kun pliiĝantaj defioj kaj malsuprenira premo en la ekonomio kreanta penigajn taskojn por la registaro.

Lunde en Abudabio, kronprinco de Abudabio, Sheikh Mohamed bin Zayed Al Nahyan, renkontiĝis kun Yang Jiechi, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj ili diskutis rimedojn por plua duflanka kunlaboro kaj la iniciato Zono kaj Vojo.

La kronprinco diris, ke la vizito de Xi al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj lastjare ĝisdatigis la duflankan kunlaboron al pli alta nivelo. Li emfazis, ke sub la iniciato Zono kaj Vojo, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj volas efektivigi, kune kun Ĉinio, la konsenton inter la gvidantoj de la du landoj, plifortigi kunlaboron kaj kunordigon en internaciaj aferoj kaj antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon.

Yang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke lia vizito celas helpi efektivigon de la konsento atingita dum la historia vizito de Xi. Li aldonis, ke Ĉinio kunigos manojn kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj por konservi la tendencon de oftaj altnivelaj vizitoj kaj proksimigi la duflankajn rilatojn.

Lastatempe en Pekino, Ĉinio kaj Usono subskribis memorandon de kompreno pri restrikto de importado de ĉinaj kulturaj heredaĵoj. La memorando de kompreno, subskribita de ĝenerala direktoro de la Nacia Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj Liu Yuzhu kaj usona ambasadoro al Ĉinio Terry Edward Branstad, estas valida por kvin jaroj.

La du landoj unuafoje subskribis tian memorandon en januaro de 2009, kaj en 2014, ĝi estis pluvalidigita ĝis januaro de 2019. Dum la periodo, ĉinaj kulturaj heredaĵoj estis redonitaj dufoje al Ĉinio.

Brita ĉefministro Theresa May lunde vokis la malsupran ĉambron de la parlamento subteni la interkonsenton subskribitan en la Eŭropa Unio pri la retiro de Britio el la unio en la voĉdono planita por mardo.

La malsupra ĉambro de la brita parlamento planis okazigi voĉdonon pri la interkonsento subskribita de la brita registaro kaj la EU.

May faris la alvokon en prelego en la urbo Stoke. Ŝi avertis la malsupran ĉambron, ke se ĝi malakceptos la interkonsenton, Britio ne povos sin retiri el la EU, kio kaŭzos katastrofan vundon al konfido de la popolo kaj la lando. Ŝi aldonis, ke iuj en la parlamento esperas prokrasti aŭ haltigi la procezon de la retiro el la EU, kaj se la interkonsento estos malakceptita, la probableco de ne-retiro el la EU estos pli granda ol tiu de la retiro sen interkonsento.

Britio okazigis referendumon pri retiro el la EU en junio de 2016, kaj fine decidis la retiron. En la 29a de marto 2017, Britio oficiale prezentis al la EU leteron pri la retiro, komencante la procezon. Laŭ la interkonsento, Britio oficiale foriros el la EU en la 29a de marto 2019.

La retejo de Kremlo diris lunde, ke rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝos kun japana ĉefministro Shinzo Abe en la ĉefurbo Moskvo en la 22a de januaro, kaj ili diskutos pri traktato de paco inter la du landoj, duflankaj rilatoj kaj internaciaj demandoj.

Temoj de la intertraktado inter la du gvidantoj ampleksas la nunan staton kaj perspektivon de duflanka kunlaboro en politiko, ekonomio kaj komerco, kaj interpopolaj interŝanĝoj. La du gvidantoj havis renkontiĝojn pasintjare dum la Kunveno de Gvidantoj pri Orient-Azia Kunlaboro en Singapuro kaj la Pintkunveno de la Grupo 20 en Argentino. Por efektivigi enhavojn de la du renkontiĝoj, Putin kaj Abe diskutos demandojn solvendajn por subskribo de traktato de paco inter la du landoj.

La egipta oficiala Mezorienta Novaĵ-Agentejo raportis lunde, ke Egiptio forpelis plian germanan viron suspektatan pri intenco de aliĝo al la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. Estis la dua germana civitano forpelita de Egiptio en tri tagoj.

La raporto diris, ke la viro 18-jara estis arestita de la polico antaŭ kelkaj tagoj, kiam li atingis la internacian flughavenon de Luxor en suda Egiptio. Li estis forpelita de Egiptio dimanĉe. La polico trovis ĉe li la mapon de la norda regiono de Sonajo, kie aktivas la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. Dum pridemandado, la viro konfesis, ke li intencis aliĝi al la Islama Ŝtato. La raporto aldonis, ke la viro naskiĝis en Egiptio, kaj li rezignis la egiptan ŝtatanecon, post kiam li akiris germanan ŝtatanecon en 2007.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin