Li Keqiang intervidiĝas kun finnlanda prezidento Sauli Niinistö

(GMT+08:00) 2019-01-15 20:28:13     Redaktoro:Xiong

Antaŭtagmeze de la 15a de januaro, en la Popola Halo, la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun la finnlanda prezidento Sauli Niinistö.

Li Keqiang diris, ke de longa tempo la rilatoj inter Ĉinio kaj Finnlando disvolviĝas bone kaj stabile. Hieraŭ prezidanto Xi Jinping kaj sinjoro prezidento faris konversacion plenan je fruktoj kaj kune planis la estontan evoluadon de la dulandaj rilatoj. Ĉinio volas kune kun Finnlando daŭre fari, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Finnlando akiru pli multe da novaj fruktoj kaj ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Finnlando marŝu ĉiam pli antaŭen.

Sauli Niinistö diris, ke ĉiufoje, kiam li vizitas Ĉinion, li vidas novan evoluon akiritan de Ĉinio, kaj tio alportas al Finnlando kaj aliaj landoj bonŝancojn. Ĉinio estas fariĝanta stabila forto de la nuna mondo. Finnlando donas atenton al rilatoj kun Ĉinio kaj volas kune kun Ĉinio fari kunlaboron en diversaj kampoj kaj defendi la plurflankan komercan sistemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin