Ĉina ĉefministro urĝas klopodojn por subteni kreskon en racia amplekso

(GMT+08:00) 2019-01-15 12:33:25     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde alvokis klopodojn por certigi ekonomian kreskon ene de racia amplekso.

Tiutage Li prezidis plenan kunvenon de la Ŝtata Konsilio, kiu diskutis projekton pri la registara laborraporto kaj analizis ekonomian laboron en la unua trimestro de 2019. Li diris, ke la lando alfrontas pli komplikan medion de disvolvado en ĉi tiu jaro, kun pliiĝantaj defioj kaj malsuprenira premo en la ekonomio kreanta penigajn taskojn por la registaro.

Li alvokis klopodojn por atingi ekvilibron dum stabiligo de kresko, antaŭenigo de reformoj, restrukturado, plialtigo de la popola bonfarto kaj prevento de riskoj. Li diris, ke la registaro strebas por novigi kaj plibonigi sian makroreguligon, sed ne turnos sin al rimedo de granda ekonomia stimulo. Li aldonis, ke la lando subtenos ekonomian kreskon en racia amplekso per alcela kaj preciza reguligo, kaj rezistos al premo de malsupreniro per eligo de merkata vigleco dum reformo kaj pordmalfermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin