Ĉina-Finna Jaro de Vintraj Sportoj malfermiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2019-01-16 14:43:43     Redaktoro:Li
Ĉinio kaj Finnlando malfermis la Ĉina-Finnan Jaron de Vintraj Sportoj 2019 marde en Pekino. Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan diris dum renkontiĝo kun finna prezidento Sauli Niinisto antaŭ la malferma ceremonio, ke ĉina-finna kunlaboro pri sportoj, precipe pri vintraj sportoj, havas firman fundamenton kaj rapide disvolviĝas. Sun aldonis, ke la du flankoj devas plu strikte kunlabori por efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj fari la Jaron de Vintraj Sportoj plena de brilaĵoj. Niinisto diris, ke Finnlando donas grandan gravecon al la Ĉina-Finna Jaro de Vintraj Sportoj kaj esperas kunlaboron en vintraj sportoj por injekti novan viglecon en duflankajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin