Novaĵoj (Januaro 16)

(GMT+08:00) 2019-01-16 16:06:34     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke proparolanto de la Oficejo pri Tajvana Laboro de la Ŝtata Konsilio diris, ke la parolado de Xi pri Tajvano estas gvidilo por ĉi-rilata laboro; Ĉina-Finna Jaro de Vintraj Sportoj malfermiĝis en Pekino. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Oficejo pri Tajvana Laboro de la Ŝtata Konsilio, Ma Xiaoguang, diris merkrede, ke la grava parolado de prezidanto Xi Jinping okaze de la 40a datreveno de la publikigo de Mesaĝo al Samlandanoj en Tajvano amplekse eksplikis gravajn politikojn kaj rekomendojn de la ĉina ĉeftero pri paca reunuigo de la patrolando dum la procezo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio, havas epokfaran sifgnifon kaj estas programa dokumento kaj gvidlinio pri tajvana laboro en la nova epoko.

Ma faris la rimarkojn en la unua gazetara konferenco de la Oficejo pri Tajvana Laboro de la Ŝtata Konsilio. Li diris, ke la parolado de Xi retrorigardis gravajn atingojn de rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo, profunde rivelis la internan ligon inter la sorto de Tajvano kaj la granda rejuniĝo de la nacio kaj montris la historian ĝeneralan tendencon de la disvolvado de rilatoj inter la du bordoj kaj de la neevidebla reunuigo de la patrolando. Ma aldonis, ke la kvin-punkta propono farita de Xi en la parolado riĉigis la gravajn enhavojn de la baza strategio pri "unu lando, du sistemoj" kaj paca reunuigo de la patrolando kaj manifestis solenan kaj justan starpunkton firme oponi "tajvanan sendependecon" kaj intervenon de eksteraj fortoj.

Ĉinio kaj Finnlando malfermis la Ĉina-Finnan Jaron de Vintraj Sportoj 2019 marde en Pekino.

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan diris dum renkontiĝo kun finna prezidento Sauli Niinisto antaŭ la malferma ceremonio, ke ĉina-finna kunlaboro pri sportoj, precipe pri vintraj sportoj, havas firman fundamenton kaj rapide disvolviĝas. Sun aldonis, ke la du flankoj devas plu strikte kunlabori por efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj fari la Jaron de Vintraj Sportoj plena de brilaĵoj.

Niinisto diris, ke Finnlando donas grandan gravecon al la Ĉina-Finna Jaro de Vintraj Sportoj kaj esperas kunlaboron en vintraj sportoj por injekti novan viglecon en duflankajn rilatojn.

La brita parlamento marde rifuzis la interkonsenton atingitan de Britio kaj la Eŭropa Unio per frakase grandega plimulto, komplikante la historian retiron de la lando el la EU. La parlamentanoj rifuzis la interkonsenton inter la brita registaro kaj la EU per 432 voĉoj kontraŭ 202 post kvin-taga debato. Brita ĉefministro Theresa May havas tri tagojn por reveni al la parlamento kun "Plano B". Britio devas foriri el la EU en la 29a de marto.

Estro de la Labor-Partio, Jeremy Corbyn, proponis mocion pri malkonfido kontraŭ la registaro post la malvenko. La mocio estos debatita merkrede en la malsupra ĉambro de la parlamento. La nekonfida voĉdono okazos eble je la 19a horo en la 16a de januaro laŭ loka tempo. Se la registaro ne povus postvivi la voĉdonon, la nova registaro devus esti organizita en 14 tagoj kaj gajni subtenon de pli ol duono de la malsupra ĉambro, alie Britio plifruigos la ĝeneralan elekton. Se la nuna registaro gajnus la nekonfidan voĉdonon, ĉefministro May, laŭ decido de la malsupra ĉambro, devus prezenti novan interkonsenton pri la retiro el la EU antaŭ la 21a de januaro al la parlamento por denova voĉdono.

Nova speciala sendito de la UN pri Sirio, Geir Pedersen, diris marde en la siria ĉefurbo Damasko, ke li plenforte klopodos por atingi politikan solvon al la siria demando.

Pedersen tiutage vizitis Sirion kaj okazigis intertraktadon kun siria vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Muallem. Ili interŝanĝis opiniojn pri antaŭenigo de la procezo de politika traktado de la siria demando. Pedersen diris, ke li zorgeme aŭskultos opiniojn de la siria registaro kaj plenforte klopodos por atingi politikan solvon al la demando laŭ la Ĉarto de la UN kaj rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN. Muallem bonvenigis Pedersen agi kiel speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN kaj esprimis sian volon kunlabori kun Pedersen por atingi politikan solvon al la siria demando.

La Komitato de Konstantaj Reprezentantoj de la Afrika Unio komencis sian kunvenon marde en la sidejo de la AU en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo, kio markis la komencon de la serio de la 32a Pintkunveno de la AU. Demando pri delokitaj afrikanoj fariĝos fokuso de la pintkunveno.

La pintkunveno havas la temon "rifuĝintoj, revenintoj kaj enlandaj delokitoj: serĉi longedaŭran solvon por delokitaj afrikanoj". Vicprezidanto de la Afrika Unio Thomas Kwesi Quartey diris en la malferma ceremonio de la kunveno de la Komitato de Konstantaj Reprezentantoj, ke pro enlanda milito kaj aliaj kaŭzoj, multaj afrikanoj perdis siajn hejmojn, kaj iuj el ili rifuĝis al aliaj lokoj por sin vivteni, kaj multaj delokitoj perdis siajn vivojn. Li aldonis, ke bona regado helpas trakti la demandon pri delokitaj afrikanoj.

La kunveno de la Komitato de Konstantaj Reprezentantoj finiĝos en la 16a de tiu ĉi monato, la kunveno de la Plenuma Konsilio okazos de la 7a ĝis la 8a de februaro, kaj la pintkunveno okazos de la 10a ĝis la 11a de februaro. Serio da kunvenoj diskutos ankaŭ la demandon pri reformo de la unio. Quartey diris, ke la reformo estas kontinua procezo; la unio delonge faras administraciajn kaj financajn reformojn, kaj ĉi-jara pintkunveno fokusiĝos ankaŭ pri ne-finitaj reformoj.

Franca prezidento Emmanuel Macron oficiale komencis la du-monatan nacian debaton marde en la nordokcidenta provinco Eure por starigi konsenton de la franca socio pri plua reformo.

Laŭ la franca prezidentejo, Macron diskutis kun kelkcent urbestroj el Normandio pri reformo de la sistemo de publikaj funkciuloj, reformo de imposto, financaj elspezoj kaj aliaj kelkaj temoj dum proksimume sep horoj, komencante la nacian debaton.

Macron diris, ke li rimarkis, ke estas falfendo en la kampoj de regiono, ekonomio kaj demokratio en Francio, kaj ke la nacia debato estas senlima kun ĉiuj diskuteblaj temoj. Li aldonis, ke li oponas perforton kaj agojn incitantajn la publikon, kaj ke referendumo ne povas solvi ĉiujn demandojn.

Palestino marde oficiale transprenis la prezidantecon de la Grupo 77 por la jaro 2019. Palestina prezidento Mahmoud Abbas ĉeestis ceremonion de la transpreno tiutage kaj prezidis kunvenon de la Grupo 77 en la sidejo de la UN en Nov-Jorko. Abbas diris, ke Palestino laboros kune kun aliaj membroj de la grupo por antaŭenigi ĉiujn evoluigajn tagordojn kaj protekti interesojn kaj justajn aferojn de evoluantaj landoj.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN Maria Fernanda Espinosa, kaj delegitoj de la Ne-alianca Movado, faris paroladojn. Guterres esprimis sian gratulon al Palestino pro la transpreno de la prezidanteco de la Grupo 77. Li emfazis, ke multflanka agado ludas gravan rolon en la nuna mondo. Espinosa diris, ke malgraŭ la kompleksa situacio kaj polariĝo de la mondo, Palestino gvidos la Grupon 77 atingi sukceson en la spirito de unuiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin