Brita parlamento rifuzis interkonsenton pri retiro el EU en historia voĉdono

(GMT+08:00) 2019-01-16 10:59:59     Redaktoro:Yu

La brita parlamento marde rifuzis la interkonsenton atingitan de Britio kaj la Eŭropa Unio per frakase grandega plimulto, komplikante la historian retiron de la lando el la EU.

La parlamentanoj rifuzis la interkonsenton inter la brita registaro kaj la EU per 432 voĉoj kontraŭ 202 post kvin-taga debato.

Brita ĉefministro Theresa May havas tri tagojn por reveni al la parlamento kun "Plano B". Britio devas foriri el la EU en la 29a de marto.

Estro de la Labor-Partio, Jeremy Corbyn, proponis mocion pri malkonfido kontraŭ la registaro post la malvenko. La mocio estos debatita merkrede en la malsupra ĉambro de la parlamento.

La nekonfida voĉdono okazos eble je la 19a horo en la 16a de januaro laŭ loka tempo. Se la registaro ne povus postvivi la voĉdonon, la nova registaro devus esti organizita en 14 tagoj kaj gajni subtenon de pli ol duono de la malsupra ĉambro, alie Britio plifruigos la ĝeneralan elekton. Se la nuna registaro gajnus la nekonfidan voĉdonon, ĉefministro May, laŭ decido de la malsupra ĉambro, devus prezenti novan interkonsenton pri la retiro el la EU antaŭ la 21a de januaro al la parlamento por denova voĉdono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin