Afrika Unio komencis serion de 32a pintkunveno

(GMT+08:00) 2019-01-16 12:15:26     Redaktoro:Yu

La Komitato de Konstantaj Reprezentantoj de la Afrika Unio komencis sian kunvenon marde en la sidejo de la AU en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo, kio markis la komencon de la serio de la 32a Pintkunveno de la AU. Demando pri delokitaj afrikanoj fariĝos fokuso de la pintkunveno.

La pintkunveno havas la temon "rifuĝintoj, revenintoj kaj enlandaj delokitoj: serĉi longedaŭran solvon por delokitaj afrikanoj". Vicprezidanto de la Afrika Unio Thomas Kwesi Quartey diris en la malferma ceremonio de la kunveno de la Komitato de Konstantaj Reprezentantoj, ke pro enlanda milito kaj aliaj kaŭzoj, multaj afrikanoj perdis siajn hejmojn, kaj iuj el ili rifuĝis al aliaj lokoj por sin vivteni, kaj multaj delokitoj perdis siajn vivojn. Li aldonis, ke bona regado helpas trakti la demandon pri delokitaj afrikanoj.

La pintkunveno daŭros ĝis februaro. La kunveno de la Komitato de Konstantaj Reprezentantoj finiĝos en la 16a de tiu ĉi monato, la kunveno de la Plenuma Konsilio okazos de la 7a ĝis la 8a de februaro, kaj la pintkunveno okazos de la 10a ĝis la 11a de februaro. Serio da kunvenoj diskutos ankaŭ la demandon pri reformo de la unio. Quartey diris, ke la reformo estas kontinua procezo; la unio delonge faras administraciajn kaj financajn reformojn, kaj ĉi-jara pintkunveno fokusiĝos ankaŭ pri ne-finitaj reformoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin